Jun 17

KONTRAŬ ANTAŬJUĜO

Tag: Gramsci


AVANTI - SOCIALISTA TAGĴURNALO
1918-01-24
SKRIBAS LEGANTO
KONTRAŬ ANTAŬJUĜO

de Vezio Cassinelli (Vecjo Kassinelli)

Kara “Avanti”!
Mi sekvis kun viva intereso polemikon, kiu disvolviĝis en viaj paĝoj favore kaj kontraŭ kreado de Instituto pri kulturo socialista. De unu flanko kaj de la alia temoj ne estas malseriozaj sed, malgraŭ malfacilecoj, mi estas konvinkita ke, pro la profito de nia ideo, konvenas vivigi Instituton pri kulturo nia. Ĉu estos malmultaj la lernantoj? Ĉu gravas? Esence estas ke elektitaj mensoj de nia partio volos daŭrigi labori entuziasme. Se ni estos praktikaj, se ne mankos al ni sencon de realo, sukceso venos. Mi havas proponon kaj, kiel humila laboristo, min permesas ĝin esprimi. Neniu povas rifuzi ke, en la kreado de naciaj nukleoj, lingvo estis unu el plej gravaj faktoroj. Nu, super (kaj ne kontraŭ) nacioj ni, por fratigi homojn kiuj laboras, volas krei Internacion. Sed dum niaj kongresoj eĉ grandaj kulturhomoj ne havas ilon, kiu permesus al ili interkomprenadi facile kaj tuje. Laboristoj italaj, slavaj, germanaj, japanaj ĉiutage kontaktiĝas en la granda laboratorio kosmopolita, tia estas Norda Ameriko, malproksimaj unu al la alia (eĉ socialistoj), ĉar kun malsimilaj lingvoj. Estas aŭ ne estas la vero ke Esperanto estas bonega lingvo helpanta kaj facile lernebla? Jes, laŭ la juĝo eĉ de gravaj personecoj de nia Partio. Fervora homo, klera kvankam modesta, ing. Ferruccio Niccolini (Ferruĉĉo Nikkolini), kiu mortis antaŭtempo, asertis ke estas nia Partio, kiu devas solvi la problemon pri internacia lingvo. Pri la sama opinio multaj aliaj konsentas sed ĝis nun nenio estis farita. Kial Esperanto ne povus esti unu branĉo de nia Lernejo pri kulturo socialista? Torino estas sendube la plej socialista urbo en Italio: estas ĉi tie ke junularo sekvas per sento kvazaŭ religia nian fidon kaj nia Partio faros agadon altmeritplena ĉu donos al junaj laboristoj torinanaj vojon interkomprenadi kun la laboristoj de la tutamondo.
Torino, la 22a de januaro 1918
Vezio Cassinelli

Leave a Reply