La baza kurso ekos la 16a de oktobro 2006 kaj okazos en la sidejo en strato Orti, 17a en Milano (metroo Crocetta) lundon vespere je la 18.30. La kosto estas 30 (tridek) eŭrojn inkluzive de instrumaterialoj kaj estas rezervita al Arci-aliĝintoj. Por la 2007 la legitimilo de Arci Esperanto kostas 25 euroj kaj estos disponebla ekde la 15 de oktobro. La kurso estos antauirita de du informaj renkontigxoj lundon la 2an kaj lundon la 9an oktobro je la 18.30 vespere
Sabaton la 8an de julio 2006 en Milano, kadre de manifestacio East is West (Oriento estas okcidento) organizita de Arci Milano kunlabore de provinca Skabaneco pri junuloj kaj sportoj.
je la 22 vespere la Gruppo Reverie kantos du pecojn esperante, verkitaj de Andrea Fontana.
La du pecoj trovis spacon en tiu manifestacio danke al la sensiveco de la organizantoj, kiujn ni vere dankas kaj speciale al Emanuele Patti, respondeculo pri Kulturo de provinca Arci de Milano.
Malfermeco estas jam en la kultura programo de la manifestacio: “Europa komunumo malfermiĝas al la landoj de oriento: ni preparigxas por alfronti kaj superi kulturajn diferencojn nome de komuna celo, unuiĝinta, europa. Okcidento de la “nova ekonomio” kaj novaj teknologioj serĉas novajn merkatojn, novajn oportunecojn, stabilecon kaj celkunpartigecon, kiuj premisas rispekton reciprokan de kutimoj kaj tradicioj, kiuj estas antikvaj tiom kiom la niaj kaj tiom fascinaj, profundaj kaj signifoplenaj”.
Esperantistoj konas ekde 120 jaroj tian malfermecon tiom al oriento kiom al okcidento kaj bone ili volas ĉeesti por helpi la superadon de kulturaj kaj linvaj baroj, kiuj ankorau nun intermitiĝas inter popoloj.
La manifestacio estos en loko nomata “Cascina Monlué”, elirejo nomata CAMM de la autoŝosejo “Tangenziale est” apud Milano au prenu tramon 27 en la direkto ” Ungheria” kaj eliru je la haltejo proksima de la benzinvendejo “Esso”.
–
Arci Esperanto - Esperanto kun la movadoj - Esperanto movaden