Jan 28 2007

2007-2-4

Dimancxon al 4an februaro 2007 je al 11a matene, en la sidejo de strato Orti 17 en Milano (metroo Crocetta) Pier Luigi Cinquantini prelegos pri La muziko en esperanto. Temos pri atenta ekzameno de la cxefaj muzikaj grupoj kaj kantautotoj kaj ni auskultos kelkajn branojn de ili mem. Pier Luigi Cinquantini, nuntempa redaktoro de la Revuo Esperanto, personigis rolon de Sankta Francisco en la Muzikalo “Venu rapide homoj” pri la vivo de Sankta Francisko, kies dialogojn li skribis.


Jan 22 2007

PLU PRI SAT-ANOJ EN ITALIO

Antau 18 monatoj vi povis legi en La SAGO informojn pri la revigligxo de la por-SAT-a laboro en Italio.
Intertempe la afero plu evoluas, kaj naskigxis Arci Esperanto, nova asocio por la disvastigado kaj valorigo de Esperanto en Arci.
Kio estas Arci Esperanto ?
La origino de la nomo Arci (www.arci.it) fontas en la signifo de la 4 literoj : A = Asocio, R =distra (R = ricreativa en la itala), C = Kultura (C = culturale en la itala), I = Itala.
La historio de Arci estas la historio de la laboristoj, kiuj ekde la komenco de la 20-a jarcento unuigxis post la laboro por kulturaj kaj distraj celoj, unue ene de la tiel nomataj « Popoldomoj » au « Popollernejoj ».
Tiu bezono estis neniam kontentigita ene de nacia asocio gxis la periodo post la dua mondmilito, post la periodo de la fasxisma registaro, kiam cxio estis fermita.
Arci evoluis dum la 80-aj kiel kunigxo de novaj spertoj, kulturaj kaj distraj, esprimitaj de novaj civitanoj, kiuj intencis esprimi sin en publika medio, kiel Arci Gay (Arci Samseksemuloj), Arci Ragazzi (Arci Knaboj), Arci Donna (Arci Virino), Arci Gola (Arci Dibocxuloj, jes vi legas bone). Ekde 1986 Arci estas konfederaciita kun aliaj asocioj kiuj zorgas jen pri protektado de la medio (Ekz. Legambiente, www.legambiente.it) jen pri la protektado de la konsumantoj aux kun sportaj asocioj, konsiderante sporton kiel esprimon de homa forto kaj valoro, kaj la unuigxo de tiuj asocioj konsistigis la Novan Asocion Arci.
La novaj horizontoj de la 21-a jarcento trovis Arci preta alfronti ilin en agadoj por la paco en la eksa Jugoslavio kaj aliaj landoj, partoprenante al marsxoj por la paco, al Sociaj Forumoj ekde la komenco, kontrauxante cxiujn diskriminaciojn en lando kiel Italio kie ne cxiam cxiuj rajtoj estas respektataj, praktike subtenante la naskigxon de Etika Banko.
Do, tial venis ideo ke esperantistoj el la sama medio prenu sur si mem la taskon subteni tiajn ideojn kiel esperantistoj ene de Arci, kaj pro tio naskigxis Arci Esperanto (www.arciesperanto.it) la 25-an de aprilo 2006, la tagon kiam en la jaro 1945, Italio estis liberigita de la milito kaj de la fasxisma registaro. En la menciita retpagxo vi trovos la unuajn artikolojn de la Statuto de Arci, tradukitajn al Esperanto, kiuj esprimas tiajn ideojn.
Kion faras Arci Esperanto ?
Gxi informas pri Esperanto en diversaj progresemaj arangxoj, kiel la Humanista Forumo de Milano, landa kaj regionaj Festoj de la komunista gazeto Unità, kaj okaze de diversaj surstrataj (precipe porpacaj) manifestacioj.
Gxi ankaux organizas kursojn kaj debatojn en Amelia, Narni, Terni kaj Milano, kaj jam eldonis brosxurformate tradukitan dosieron kun la priesperantaj disputoj okazintaj cxirkaux Gramsci en la gazeto Avanti en 1922. Tiu sxajne tre malnova afero plu estas suficxe grava, cxar la tiamaj asertoj de Gramsci gxuis escepte grandan influon en komunistemaj medioj.

Pliajn informojn eblas ricevi cxe :

info@arciesperanto.it
Andrea Montagner


Jan 16 2007

Unua ArciEsperanto-Kongreso

Por havi kostantajn informojn pri la Unua ArciEsperanto-Kongreso rigardu ofte ties paĝon ĉe nia ttt-ejo.