Maj 27 2007
Socialismo kaj esperanto
.
Socialismo kaj esperanto.
En tiu cxi prelego mi komencas de la skribajxo de Vecio Kassinelli, al kiu estas titolita nia Rondo, cxar tiu skribajxo datas je la komenco de la 20a jarcento, kelkaj jardekoj post la naskigxo de la Socialista Partio, tiu origina, de kiu okazis skismo de la 1021 kaj kiu naskigis la Itala Komunista Partio.
En la sama 1921 naskigxis la SAT, unua organizo internacia de esperantistoj je tendenco komunista, socialista kaj anarkisma, kiu ankau nuntempe vivigas tian originalan kunvivadon de diversaj pensmanieroj.
Vecio Kassinelli estis simpla laboristo, kiu skribas al Avanti por subteni kreadon de Instituto pri socialista kulturo: atentu, la problemo ne estis esperanto sed la kreado de istituto kiu formos adekvate estrarojn de la Partito Socialista.
Tia estas la leciono por ni esperantistoj de la 21a jarcento, ni esperantistoj kiuj sin prezentas je niaj asocioj kaj partioj por prezenti esperanton kiel solvo de la lingva problemo “tout court”. Vecio Kassinelli, esperantisto, eniras debaton pri kreado de Socialista Instituto por subteni gxian kreadon ken en gxi komencas rezonadon pri esperanto kiel solvo de la internacia komunikado kaj eventuale metas esperanton en la horizonto de la socialista internacio.
Cxi tie ni ponas nian rezonadon kiel esperantistoj kaj kiel socialistoj de la 21. jarcento. Ankorau estas horizonto de la internacio socialisto, ankorau estas horizonto de esperanto kaj socialista esperantismo por la realigxo de la internacio socialista. Ni ne povas konvinki nome “tout court” nian partion, nian asocion, pri bono de esperanto kiel fina solvo de la internacia komunikado sed ni povas porti ene de la partio kaj ene de niaj asocioj ekzemplon pri kion ni faras kiel socialistoj per esperanto, daurigante batalojn kun niaj kamaradoj.
Iuj sciivolis, kial mi tiom insistis por prezenti la tezojn de Gramsci, kontrauxajn al Esperanto, senkompate kontrauxajn. Sed nur hieraux estis la datreveno de lia morto kaj oni parolis pri Gramsci kaj lia penso, kaj lin mi omagxas kiel unu el la plej gravaj pensuloj de la dudeka jarcento.
Unue, mi devas diri, ke se ni rajtas distingi la tezojn, nuntempe ni vidus Gramsci-n en unu flanko kaj iuj socialistoj en la alia flanko; tiu cxi distingo hodiaux povus estis supe rita ankaux de la eventoj kiuj jxus estas malantaux ni (la falo de la Berlina muro, ktp.) sed ankaux en la nuntempa politika medio estas persista defendo de socialista identeco kiu antauxas cxiujn dividigxojn havitajn en la dudeka jarcento.
Sed mi farigas miajn la vortoj de tiu konsilanto komunuma, kiu aprobante kursojn de esperanto en la popollernejoj de Milano, proponitaj de la tiama urbestro esperantista kaj socialista Filippetti, diris: “Esperanto estas internacia lingvo, havante celon farigi neeblan koncepton de patrujo kiun havas minoritaton [tiam la dekstro].
Tiu estas la radiko de la maldekstra esperantismo, tiun kiu komunigis esperentistojn kiu rekonas sin en la movado neperforta, anarkika kaj socialista, tiu kiu rekonas sin en la disfaligo de cxiu baro kultura, politika kaj religia kaj kiu rekonas sin en la apartenado al tiu cxi unika mondo, tiom globalizita sed jam globalizita poer tiamaj kaj cxiamaj esperantistoj.
Diri ke esperanto kaj socialismo havas saman radikon ne devas konfuzi kun la persista kaj malfacila defendo de gxia neutraleco kiel ebleco malfermita al cxiuj pri neutrakomunikado, cxar estis gxia neutraleco kiu garantiis gxis travivado en la tempesto de la 20. jarcento.
Sed tiu cxi estas interna problemo de la tradicia esperantista movado, kiu koncernas gxiaj timoj pri infektado kun movadoj, estante ni movado, sed devas rigardi al propono de esperanto kiel pontlingvo sen timoj pri infektado en al enhavoj. Pro tio ni de Arci Esperanto naskigxis kaj pro tio ni reproponas post unu jarcento la proponojn de Vecio Kassinelli, socialista lavoritso, en horizonto nesxangxita, je la lingva vidpunkto.
Gravas lau mi ke ni ne konfuzigxas neutraleco de la lingvo de la asocia neutraleco, kiu malproksimigus de la konteksto kie ni vivas kaj cxu ni estas socialistoj, anarkistoj, verduloj, komunistoj ktp. Ni havas devon montri nian lingvan elekton: mi konis junulon dun la sat brita kongreso, kiu partoprenis al strataj blokoj kontrau la iraka milito. Jen, neniu de liaj kamaradoj sciis ke li estas esperantisto.
Kontraue mi kredas ke cxu asocia neutralismo savis esperanton de la 20° jarcento, ni devas vidi la gxustan ondon de esperanto en al ondo de la movadoj, en tiaj kuntekstoj kie la lukto por egaleco trovas bonan teron por reproponi esperanton kiel egaleco en la komunikado.
Fine, mi haltas ankorau en la koncepto de paco kaj pacifismo kiun mi trovas en esperanto, en la disfaligo de kialoj, kiuj naskigas nekomprenojn kaj militojn: kiu povas diri cxu en mondo en kiu helplingvo estus intruita de la elementaj lernejoj povus kontribui al tio! Mi kredas ke jes. Mi kredas ke cxu enmigrinto en Italio povus esprimi sin en la pontlingvo kiam venas al fremda lingvo sentus sin malpli fremdulo, kiel diras slogano de Popola Radio: „Cxi tie neniu estas fremdulo”. Inter esperantistoj neniu estis kaj estas nemiam fremdulo.

Italiano
Esperanto
