Okt 28 2007

3-4 novembro 2007

Sabaton la 3an de novembro en Strato Orti 17 en Milano (haltejo Crocetta de la metroo 3) je la 17.30 vespere Renato Corsetti, Prezidanto de la Itala Esperanto Federacio, prelegos pri UEA, Universala Esperanto Asocio: historio, pasinteco nuntempo kaj estonteco, al organizo, la demokratio, la landaj asocioj kaj la tiel nomataj “fakaj asocioj”.

Dimancxon la 4an de novembro je al 11.30 Anna Lowenstein, esperanta verkistino angla patrinalingvo, prelegos pri siaj verkoj, cxefe pri La Sxtona Urbo, en urbo Pero (haltejo Pero de la linio metroo 1) en la Biblioteko en Strato Sempione 70. Celo de tiu cxi renkontigxo estas ke la neesperantistoj komprenu ke esperanto havas propran originan literaturon kaj ke tiu cxi literaturo havas cxiajn eblecojn esprimi sin kiel unu “natura” lingvo.


Okt 09 2007

La venontaj prelegoj

Tag: Novaĵoj


Sabaton la 13an de oktobro je la 11 matene Andrea Fontana prelegos pri la radioj en esperanto. Kial tiu cxi prelego? Cxar ni audas ofte ke lerni esperanton ne havas sencon kaj ke gxi ne utilas. Ni volas konigi mondon de radioj en esperanto kiel ilo por koni la mondo per radio. Ni parolos ankau pri la projekto Radio Arci Esperanto, en tempo kiam kelkaj radio.elsendoj en esperanto estas fermitaj . La projekto estas en nia retpagxo en la vocxo Radio Arci Esperanto.