Feb 05 2008

Arciesperantoretletero n. 36

Arci Esperanto organizas la 16an de februaro 2008, je la 17 vespere, en restoracio Cxe la ora templo, Pasteur kvartalo, Strato de la Alojoj 23 (haltejo Pasteur de la linio 1 de la metroo) prezenton de la libro “Esperanto en Italio: sercxante la lingvan demokration”, de Carlo Minnaja, Il poligrafo eldonisto, 2008.
Cxeestos la autoro.

Sekvos la aperitivo kaj, lau peto, komuna vespermangxo

La 13an de februaro je la 18.30 Andrea Montagner, prezidanto de Arci Esperanto, estos intervjuata en Krystall Radio (FM 96.4) kaj tio estos la komenco de kunlaboro inter Arci Esperanto kaj Krystall Radio por monata elsendo per esperanto kaj pri esperanto.
Oni antauvidas:
- pilola esperanto
- muziko en esperanto
- intervjuoj al esperantistoj vojagxantaj
- anoncoj pri e-manifestacioj

Po cxiu e-radio fermita, Arci Esperanto malfermas 100!!!