Mar 06

Olistika Enkiklopedio - Enkonduko (vidu http://www.enciclopediaolistica.com/)

OLISMO (1)
ĈEFAJ SCIENCAJ, FILOZOFIAJ KAJ SPIRITAJ SUPOZOJ DE OLISMA PARADIGMO PRI LA GRANDAJ TEMOJ DE LA KONO.
1 - LA UNIVERSO La universo estas unueca, unu sola vivanta energio, oceano el konscio, kiu esprimiĝas kaj evoluas laŭ diversaj dimensioj kaj niveloj: materiaj, energiaj, mensaj kaj spiritaj. La kosma-religia sento estas la plej forta kaj nobla motivo de la scienca esplorado. Albert Einstein. La tuta universo devas esti komprenata kiel ununura nedividita tutaĵo. David Bohm Ne plu ŝajnas, ke la vivo estas fenomeno emerĝanta el la universo - sed la universo mem ŝajne iĝas ĉiam pli vivanta. Erich Jantsch La universo estas unika kampo. La kampo estas la oneness (2) de la universo. La oneness estas la triumfo de la unueco, la unueco de la mondo: ĝi diras, ke la mondo estas UNU, kaj ĉiuj eroj kaj fenomenoj estas aspektoj de la oneness . Giuliano Preparata La ideo pri universala Menso aŭ Logos estus, laŭ mia opinio, konsidero tute kredinda en la nuna stato de la scienca teorio; aŭ almenaŭ en harmonio kun ĝi. Sir Arthur Eddington
2 - MATERIO-SPIRITO Materio kaj konscio estas aspektoj de unu sola estaĵo. Korpo, vivo kaj spirito estas manifestaĵoj de la unueco. La konscio estas la unuavica realo. Eugene Wigner (Nobel-premiito pri fiziko) La konscio estas implice enteksita en la tuta materio, kaj la materio estas enteksita fare de la konscio. David Bohm Ĉio estas konscia kaj vivanta. Aurobindo _________________________________________________________________ (1) olismo (de la helena òlos: nedividita tuto, integro): biologia teorio asertanta, ke ĉiu organismo estas unu tuto, supera je la sumo de ties partoj. La terminon oni uzas ankaŭ en filozofio, sociologio ks por esprimi analogan koncepton pri nia tuta mondo. (2) oneness (angle): unueco, unikeco, identeco. La plej eta polvero estas solidara kun la tuta sunsistemo kaj estas de ĝi trenata laŭ la nedividita descenda movo, kiu konsistigas la materiecon; tiel same ĉiuj organikaj estaĵoj, ekde la plej humila ĝis la plej perfekta, ekde la unua viv-origino ĝis nia epoko, samkiel en ĉiuj lokoj kaj tempoj, nenion alian faras ol riveli al niaj okuloj ununuran puŝon, kun direkto mala ol tiu de la materio, kaj en si mem nedividebla … Ĉio okazas, kvazaŭ vasta konscio-fluo estus penetrinta en la materion. Henry Bergson (Nobel-premiito pri literaturo). Estis kvazaŭ domoj, pordoj, temploj kaj ĉiu estaĵo estus komplete malaperintaj, kvazaŭ nenio plu ekzistus ie ajn. Tio, kion mi vidis, estis maro el lumo, senfina kaj senborda; maro, kiu estis konscio. Ramakrishna La Dia Spirito estas neelĉerpebla Beateco. Ĝia korpo estas farita el sennombraj teksaĵoj el lumo. Yogananda Paramahansa La spirito estas samtempe ĉie. La Kreinto loĝas simultane en la tuta universo. Oni povas ekkoni la Senfinon nur per kapablo superanta la racion, enirante en staton, kie la limigita egoo ne plu ekzistas: en ĝi la dia esenco montriĝas al ni. Tio ĉi estas la ekstazo. Ĝi estas la liberiĝo de la menso disde sia limigita konscio. Estulo povas ekkoni nur sian similulon; tiumomente, kiam oni ĉesas esti limigita, oni unuiĝas kun la Senlimo. Ramana Maharŝi
3 - KONSCIO La konscio estas Unu, ĝi estas la sankta centro de la ekzistado. La konscio implikas amon, unuecon, ordon, koheron, sinkronecon, kreskon. La konscico estas la primara realaĵo. Eugene Wigner (Nobel-premiito pri fiziko) La tuta mondo estis nur radianta muziko, mirinda ritmo: la domoj, la paŝantaj homoj, la ludantaj infanoj, ĉio sajne partoprenis en luma tutaĵo. Rabrindanath Tagore (Nobel-premiita pri literaturo) La kosmo ne estas farita el morta materio, sed ĝi estas vivanta ĉeestaĵo; la homa animo estas senmorta; la universo estas kunmetita kaj ordigita tiamaniere, ke sendube ĉiuj ĝiaj estaĵoj kune agadas por la plejbono de ĉiu aparta el ili, kaj de ilia tuto; la fundamenta principo de la mondo estas tio, kion ni nomas amo. Bucke La propra naturo de la Sinjoro estas la Konscio. Abinavagupta (el “Tantrasara”) Laŭ sia naturo la menso estas unika estaĵo; mi devus diri: la totala nombro de la mensoj estas nur unu. Erwin Schrödinger La konscio ne naskiĝas nek mortas, ne kreskas nek malkreskas, ĝi estas absoluta en Si, unika, sen tempo, kaj ĉiuj belaj estaĵoj kunestas en ĝi. Platono La menso ne emerĝis kiel malfrua elkreskaĵo de la vivevoluo, male ĝi ĉiam ekzistis … ĝi estas la fonto kaj la kondiĉo de la fizika realo. George Wald (Nobel-premiita pri Biologio) Mi vidis, ke ĉiu afero - la telero, la nutraĵo, mia patrino kiu estis ĝin disdonanta, mi mem - ĉio estis Dio kaj nenio alia ol Dio. Narendra La konscio estas ĉie-estanta kaj kontinua en la vivo, en la naturo, en la kosmo. Ĝi estas la umbilika ŝnuro kiu kunligas penson, sentojn, sciencon, arton en la sino de la universo kiu naskis ilin. Paul Kammerer
4 - KONSCIO KAJ INFORMADO La konscio estas informado, inteligenta energio, vivanta kaj informata. La informado … implikas la konscion. Henry Margenau. La informado prezentas la esencon mem de la vivo. Manfred Eigen (Nobel-premiito) La energio estas nur glaciiĝinta informado. Timoty Leary La informado estigas kaj animas la vivantan estaĵon. Pier Grassé La ordo kaj la interligiteco de la estaĵoj estas la ordo kaj la interligiteco de la ideoj. Baruch Spinoza Mi ne plu povas rigore distingi inter cerbo kaj korpo … La datumoj de la esploroj montras, ke necesas ekstudi la manierojn per kiuj la kono povas esti projekciata en la diversajn korpopartojn. Candace Pert
5 - TUTO KAJ PARTO - Interligiteco kaj interdependeco La Tuto reflektiĝas (holografie kaj sinkronece) en ĉiu opa unuo; ĉiu unuo estas parto de la Tuto kaj respegulas ties kompleksecon. Tial ĉiu fenomeno kaj ĉiuj estaĵo estas interligitaj kun ĉiu alia estaĵo kaj fenomeno de la universo. Ĉio estas en ĉio. Anasagora La tuto estas pli ol la sumo de ties komponantoj. Jan Christiaan Smuts Sub tiu lumo mia spirito subite vidis tra ĉiu estaĵo, interne de ĉiuj kreaĵoj kaj ekster ili, ankaŭ en la plantoj kaj en la herbo: ĝi ekkonis Dion. Jacob Bohme Vidi en ĉiu estaĵo Dion, la Eternulon kiu brilas tra la eventoj en la tempo kaj spaco. Nightingale Kiel en la alto, tiel en la malalto. Ermete Trismegisto Kiel ĉiuj radioj estas kunligitaj kun la nabo kaj kun la cirkonferenco, tiel same ĉiuj kreaĵoj, ĉiuj mondoj, ĉiuj organoj, ĉiuj animoj estas kunligitaj kun tiu animo. Brhadaranyaka Ni povus serĉi alian difinon de la konscio en la maniero, per kiu ĉiuj subsistemoj alkroĉiĝas inter si por formi pli grandan tuton. Gregory Bateson
6 - PARTO KAJ TUTO Tial ĉiu Unuo estas sankta kaj neanstataŭigebla parto de unika Tuto. La unueco de la konscio tendencas evolui, nome vastigi kaj ordigi sian informo-kampon, cele al pli granda konscio kaj kono. Ĉiu estaĵo havas en si la naturon de Budho. (antikva zena sentenco) La interna Memo, samkiel la praepoka, nedividebla, totala, vivanta Spirito, brilas en ĉiu kiel atestanta konscio. Katha Upanishad Kiam ni konsideras nin mem en la spaco kaj en la tempo, memkompreneble niaj konscioj aperas kiel disigitaj eroj de bildo; sed kiam ni preterpasas la spacon kaj la tempon, eble ili povas iĝi ingrediencoj de unuopa kontinua vivo-fluo. Kiel okazas pri la lumo kaj la elektrofluo, tiel povas okazi pri la vivo: la fenomenoj povas esti kvazaŭ individuoj, kiuj aparte ekzistas en la spaco kaj en la tempo, dum en la pli profunda realo, preter la spaco kaj la tempo, ni ĉiuj povas esti membroj de unika korpo. Sir James Jeans Io plejalte dia kaj luma transformiĝas laŭ la cent metamorfozoj de la mondo. Ĉiuj mondaj estaĵoj, kiuj ĝin posedas en si mem, tamen ignoras ĝian ekziston. Ĝin oni nomas la radiko de la universo. Chuang-tzu Vidu mondon en sablero, paradizon en sovaĝa floro, subtenu la senfinon en via polmo, la eternecon en unu horo. William Blake
7 - LA HOMA ESTAĴO La homa estaĵo estas frukto de la universo kaj esprimas ties konscio-unuecon kaj la plurecon de la dimensioj kaj de la niveloj. Ĉiu homa estaĵo enhavas la tutan koneblan mondon. Ĝia Tuto estas ĉie. Ĉiu estas sia Tuto, kaj la Tuto estas ĉiu. Plotino Pristudante la cerbon mi sentas miron kaj respekton al Dio. En la cerbo mi vidas la tutan belecon kaj ordon de la universo. Candace Pert Dio estas mia centro kiam mi Ĝin fermas en mi, mia cirkonferenco kiam mi fandiĝas en Ĝin. Angelus Silesius La Egoo estas la centro de via vivo. El ĝi elradias la aferoj formantaj la tuton de via mondo, en ĝin ili ĉiuj konverĝas. Kvankam ĉiu havas sian centron en la propra egoo, vi ĉiuj havas kiel centron unu saman Egoon, kiu estas la unika Egoo de Dio. (el la “Libro de Mirdad”)
8 - GLOBA SANO KAJ OLISMA MEDICINO La globa sano estas stato de unueco kaj harmonio inter korpo, energioj, emocioj, menso kaj spirito. La olisma medicino kuracas la homan estaĵon en ties tuteco el animo, korpo, menso. La resaniĝo povas iĝi procedo de interna evoluo per la kompreno de la kaŭzoj, kiuj devojigis nin disde la harmonia leĝo de la ekzistado kaj de la naturo, kaj povas puŝi nin al vivo-ŝanĝo. En ĉiu korpoparto troviĝas certa kvanto da konscia penso. Hipokrato Ĝuste tiu ĉi korpo estas la Budho. Ĝuste tiu ĉi Tero estas la Lotuso de la Paradizo. Zena Majstro. Mi ne plu povas nete distingi inter cerbo kaj korpo. La datumoj de la esploroj montras, ke necesas ekstudi la manierojn per kiuj la konscio povas esti projekciata en la diversajn korpopartojn. Candace Pert La resaniĝo de la Tero kaj de la homa Spirito iĝis unu sola, unika afero. Jonathan Porritt Ni devas ekkonscii pri la grandaj misteroj koncernantaj la materian strukturon kaj la funkciadon de niaj cerboj, la rilaton inter la cerbo kaj la menso, nian kreivan imagopovon. Sir John Eccles (Nobel-premiito pri neŭrofiziologio)
9 - MEMKONSCIO KAJ INTERNA VEKIĜO La homa estaĵo povas vekiĝi je konscio-nivelo pli vasta kaj olisma. La memkonscio, tio estas la realigo de la propra estaĵo, estas la ŝlosilo por la kono-konscio de la Tuto. La unueca konscio pri la ekzistado naskiĝas de analoga unueca konscio pri si mem kaj de la devenanta sento pri la profunda interligo kun la vivo de la Tuto. Se la pordoj de la perceptado estus purigitaj, ĉiu afero aperus senfina al la homoj. Blake Kiam nia fizika konscio - kaj ne nur la menso - vekiĝas de sia obskureco, ĝi ekkonscias pri la Unuo ĉeestanta en ĉiuj estaĵoj, pri la Dieco ĉeestanta ĉie. Aurobindo La vekiĝo de la konscio en vivanto estas des pli kompleta, ju pli vasta estas lia elektopovo; estas evidente, ke la disvolviĝo de la konscio ŝajne dependos de la disvolviĝo de liaj nervocentroj. Henri Bergson (Nobel-premiito pri literaturo) Aham Brahmasmi: Mi estas la Brahman. (el “Veda”) Tiu ĉi korpo estas nomata la Kampo, kaj tiu, kiu ĝin konas, estas nomata la Konanto de la Kampo. Kaj sciu ke mi, Kriŝna, estas la Konanto de ĉiuj Kampoj; kaj mi konsideras vera kono nur la konon de la Kampo kaj de ĝia Konanto. (el “Bhagavad Gita”) La individua konscio estas la mikrokosmo de la Unuo. (Ra) Nia normala konscio pri vekeco, kiun ni nomas racia, estas nur unu formo de konscio; ĉie, ĉirkaŭ ĝi, troviĝas potencialaj formoj tute diferencaj, kiujn nur tre maldika tavolo disigas disde la normala konscio. Ni povas travivi nian tutan vivon ne suspektante ties ekziston; tamen, se oni praktikas la taŭgan stimulon, oni povas kontaktiĝi komplete kun tiuj formoj. William James
10 - LA TERO La Tero estas viva kaj sankta. La olisma koncepto vidas nian planedon kiel “Gaja”, la Granda Patrino, grandega estaĵo kiu donas al ni vivon kaj konscion. Al ĉiu ĝia formo animata aŭ senanima ni ŝuldas senmezuran respekton. La konscio de nia planedo prezentas globan, sisteman ekologian kuntekston, konstantan rilatpunkton, skalon de valoroj kaj de makro- kaj mikrokosmaj interrilatoj esencaj por olismaj scienco kaj spertado. Kiam mi vidis la planedon Tero flosanta en la spaco, mi ricevis fabelajn sentojn … La Tero estis nekredeble bela, superba spektaklo, belega juvelo blua-blanka pendanta kontraŭ la nigra veluro de la ĉielo: la dieco havigis al ĝi netakseblan donacon … Edgar Mitchell Poste mi staris sur la plej alta monto, kaj ĉie ĉirkaŭ mi vidiĝis la mondocirklo. Kaj dum mi estis tie, mi vidis multpli ol mi povas diri, kaj mi komprenis multpli ol mi vidis; ĉar mi vidis laŭ sankta maniero la formojn de ĉiuj spiritaj aferoj, kaj la formon de ĉiuj formoj tiel, kiel ili devas kunvivi kvazaŭ ili estus unu sola afero. Nigra Alko Ni estis superflugantaj Amerikon kaj subite mi vidis neĝon. Mi pensis, ke la alveno de la aŭtuno kaj de la vintro devas esti simila en ĉiuj landoj, kaj tiel ankaŭ la maniero kiel la homoj pretiĝas por tion alfronti. Tiumomente frapis min per aparta forto la ideo, ke ni ĉiuj estas filoj de la Tero. Ne gravas kiun landon ni estas observantaj; ni ĉiuj estas filoj de la Tero, kaj ni devus konsideri kaj trakti ĝin kiel nian Patrinon. Aleksandr Aleksandrov La mondo ŝajnis al mi trapenetrata fare de ia bonvolo kaj boneco, kian mi ne estis koninta ĝis tiam. Falis la barilo inter mi kaj la cetera kreitaĵo. La malmultaj fenomenoj - ĉielo, glacio, roko, vento, mi mem - kiuj tiumomente konsistigis la vivon, iĝis nedisigebla, dia kontinua aro. Tichy Tio, kio estis bela, iĝis nun radianta brilaĵo; ĉiu estaĵo sin vestis per tio; ekestis ekstazo kaj ĝuo ne nur interne, profunde, sed tie, inter la palmejoj kaj la rizkampoj. La amo ne estas ordinara afero, tamen ĝi troviĝis tie, en kabano lumigata de malnova oleolampo; ĝi estis kun tiu virino, kiu portis surkape ion pezan; kun tiu nuda knabo, kiu turnis ŝtipon per ŝnuro estigante fajrerojn: liaj artfajraĵoj. La amo estis ĉie, tiel ĉemana, ke vi povis rekolti ĝin sub mortinta folio aŭ en tiu jasmeno apud malnova kaduka domo. Sed ĉiuj estis okupitaj, engaĝoplenaj kaj perdiĝintaj. Krishnamurti Ne mi, tiu kiu mi estas, konas tiujn aferojn; sed Dio ilin konas en mi. Se vi rigardos vian memon kaj la eksteran mondon, kaj ĉion kio estas okazanta, vi malkovros, ke vi mem - koncerne vian eksteran ekziston - estas tiu mondo. Jakob Bohme Nevidebla ligo kunigis en la unuon de ununura kreaĵo ĉiujn universojn kaj ĉiujn animojn. La grandeco de tiu spektaklo superregis min. Mi sentis, ke mia individueco svenis antaŭ la senlimeco de la naturo. Flammarion
11 - RELIGIO DE LA ESTONTO La religieco bazata sur la amo, la respekto al la vivanto, la sento pri interdependeco kaj paco, kunligas ĉiujn popolojn kaj kulturojn. Ĉiu diferenco pri praktikoj, kredoj, manieroj por atingi la diecon, ne iĝu kaŭzo de disiĝo: ĝi povas esti konsiderata riĉaĵo. La nova religiemo devas inkluzivi la novan sciencon. La religio de la estonto estos kosma religio. Ĝi devos transcendi personan Dion kaj eviti dogmojn kaj teologiojn. Ĝi devos ĉirkaŭbraki kune la naturon kaj la spiriton, ĝi devos baziĝi sur religia sento naskiĝanta de la spertado pri ĉiuj aferoj, naturaj kaj spiritaj, kiel partoj de inteligenta unuo. Albert Einstein Mi kredas, ke scienco kaj religio povas kunekzisti, ili estas du manieroj por alporti ordon al la universo. Jodie Foster La homo, kia nuntempe li estas, ĉesis esti la Tuto. Sed, kiam li ĉesas esti individuo, tiam li denove leviĝas kaj penetras la tutan mondon. Plotino En ĉiu loko de la Tero ĉi-momente, en la nova spirita etoso kreita de la ideo pri konscia evoluo, fluas, en stato de ekstrema reciproka sentemo, amo al Dio kaj kredo al nova mondo: la du esencaj komponantoj de supera homa estaĵo. Tiuj ĉi du komponantoj estas ĉie en la aero … pli-malpli baldaŭ okazos ĉenreakcio. Teilhard de Chardin Krishna ekparolis pri Estaĵo, kiu spiras en ĉiu kreaĵo, kiu havas cent kaj mil formojn, kun multaj vizaĝoj kaj multaj okuloj fikse rigardantaj ĉie, kiu per sia senlimeco superas ĉiun kreitan aferon kaj envolvas en sian korpon la tutan mondon. (el “Bhagavad Gita”) 12 - GLOBA KRIZO KAJ PLANEDA KONSCIO La krizo de la ekologia sistemo povas esti konsiderata kiel kritika transir-fazo dum kiu la homoj povas decidi kien gvidi sian estonton: ĉu al subtenebla kresko, ĉu al la plia malbonigo de la nuna situacio. La defio temas pri la procezo de la homa kresko, pri la evoluo de la homa konscio cele al pli globa dimensio. Se tiu ĉi transiro iĝus konscia elekto, nia planedo renaskiĝus per planeda konsciiĝo: nova renesanco. Mi atingis la konkludon, ke io devas ŝanĝiĝi en la homa spirito. En nia plurpolusa mondo ni povas kaj devas krei novan renaskiĝon el la komunaj kulturaj kaj religiaj radikoj. Vaclav Havel En la profundo la homa konscio estas unuo. Tio ĉi estas virtuale certa, ĉar en la vakuo ankaŭ la materio estas unuo … Se ni rezignas pri absurdaj limoj inter la mensoj, tiam ni povas imagi, ke ili povos unuiĝi en unu solan menson. David Bohm Necesas konstante gvidi la evoluon de niaj socioj kaj progresi celante mondon, kie ĉiuj povu vivi en paco, libero, digno. Tian gvidadon ne liveras al ni la lernejaj instruistoj, nek la aferistoj nek la politikistoj, malgraŭ sia graveco. Tiu ĉi gvidado devas decide-esence alveni de ĉiu el ni. (Andrea Montagner ?) Homo dotita je planeda konscio povas rekoni sian rolon en la kadro de la evoluo-procezo, kaj povas agi respondece sub la lumo de tia konscio. Ĉiu el ni devas komenci de si mem por atingi la dimension de planeda konscio; nur tiam ni povos iĝi realaj kaj respondecaj agantoj por la transformoj kaj ŝanĝoj de nia socio. La planeda konscio estas la kompreno kaj la sento pri la interdependeco kaj esenca unueco de la homa specio, kaj la konscia adopto de la implikitaj etiko kaj etoso. La evoluo de la planeda konscio estas la primara imperativo por la homa pretervivo sur tiu ĉi planedo. Ervin Laszlo (el la “Manifesto por Planeda Konscio”) Tio, kio hodiaŭ okazas ne estas morala krizo, ne estas ekonomia aŭ socia krizo, tute ne: ĝi estas evoluo-krizo. Satprem La kibernetikistoj asertas, ke ni povus trairi sendamaĝe tiun ĉi tumulteman epokon, se nia kapablo manipuli la informojn progresus pli rapide ol nia kapablo prudukti energion … Se ni homoj estas eroj de “Gaja”, iĝas interese demandi al ni mem: kiomgrade ankaŭ nia kolektiva inteligento estas ero de Gaja? Ĉu ni estas iaspeca nervo-sistemo de Gaja, ia cerbo povanta konscie anticipi la ŝanĝiĝojn de nia medio? … Eĉ pli grava estas la implico, ke la evoluo de Homo Sapiens - kun lia inventema-teknologia kapablo kaj lia ĉiam pli rafinita komunik-reto - ege kreskigis la percepto-gamon de Gaja mem. Pere de ni, nun ĝi estas konscia pri si mem. Jim Lovelock Mi estas tre pesimisma pri la estonto de la homaro … eble la homo plenumis sian iradon: tiam estas oportune, ke li lasu lokon al pli evoluiĝinta estaĵo. Indira Gandhi (prezidanto de Hindio) Multaj motivoj sugestas al ni, ke la moderna erao konkludiĝis. Multaj datumoj indikas, ke ni estas trairantaj ŝanĝo-periodon, en kiu ŝajne io finiĝis, kaj io alia estas dolore naskiĝanta. Certaj karakteroj distingas la sanĝo-periodojn: la miksiĝo kaj amalgamiĝo de kulturoj, la plureco kaj paralelismo de diversaj intelektaj, spiritaj mondoj. La nia estas la unua civilizo, kiu ampleksas la tutan planedon kaj kunligas ĉiujn sociojn, submetante ilin al komuna globa sorto … La kerna politika celo de la lastaj jaroj de ĉi jarcento estas la kreo de nova modelo de kunekzistado inter la diversaj kulturoj, gentoj, rasoj, religiaj kampoj, interne de ununura interkoneksita civilizo … Sed la klopodoj por tion atingi povos fiaski, se ili ne naskiĝas de io pli profunda, de aŭtentikaj komunaj valoroj. Nome, de la konscio, ke ni estas ankritaj al la Tero kaj al la Universo, ke ni ne troviĝas tie ĉi solecaj nek simple vivantaj por ni mem, sed ke ni estas integriga parto de pli altaj, misteraj estaĵoj. Tiu ĉi forgesita konscio estas atestata de ĉiuj religioj kaj antaŭvidata de la kulturoj. Temas pri baza elemento de la homa kompreno pri ni mem, pri nia loko en la mondo, fine pri la mondo kia ĝi estas. Tiu ĉi konscio liveras al ni la kapablon transcendi nin mem. En la mondaj forumoj la politikistoj povos ripeti mil fojojn, ke la bazo de la nova monda ordo devas esti la universala respekto al la homaj rajtoj; sed tio estos sensignifa, ĝis kiam tiu ĉi imperativo ne naskiĝos de la respekto al la miraklo de la Estaĵo, la miraklo de la Universo, la miraklo de la Naturo, la miraklo pri nia ekzisto mem. Vaclav Havel (Prezidanto de la Ĉeka respubliko) Multaj Usonanoj taksantaj alienigaj la konvenciajn religiojn, kaj ankaŭ kelkaj akceptantaj ilin, komencas la traserĉadon kaŭze de sia kreskanta maltrankvilo pro la situacio de la tutmonda medio. La naturo ĉiam sugestis transcendajn sentojn, sed la evoluo de la Tero kaj de ĝiaj interkoneksitaj sistemoj liveris al multaj medi-aktivuloj novan kuntekston en kiu eblas trovi la sanktaĵon. Tra tiu ĉi nova optiko la evoluo de la Universo iĝas la nova sankta historio. (el dosiero de Newsweek pri la nova traserĉado de la sanktaĵo) Ekzistas kolektiva konscio, sed ekzistas ankaŭ individua konscio: tiu de la unuopa organismo - en mia kazo homa estaĵo … Tiu konscio (*) estas ege pli progresinta ol tiu de unuopa ĉelo. La fakto, ke ĉiu el ni apartenas al pli granda estaĵo troviĝanta je pli alta nivelo, ne reduktas nin al ĉela rango. Mi restas homa estaĵo, tamen super mi troviĝas tiu kolektiva konscio, kiu multe superas mian komprenkapablon, samkiel mia individua konscio superas, ekzemple, la konscion de muskola ĉelo de mia brako. Isaac Asimov 13 - LA EVOLUO La tuta Universo estas dinamika procezo kontinue evoluanta. La evoluo estas la esprimo de inteligenta procezo: kresko de la kono kaj de la konscio pri la realo (informado). ______________________________________________ (*) planeda, de “Gaja” La konscio aspektas kiel la movanta principo de la evoluo. Henri Bergson (Nobel-premiito pri literaturo) Ambaŭ procezoj de la penso kaj de la evoluo sekvas samajn regulojn. La evoluo estas la procezo per kiu la vivanto modifas siajn informojn kaj akiras novajn. Pierre Grassé Io plejsupere dia kaj luma transformiĝas pro la cent metamorfozoj de la mondo. Chang Tsu
Esperantigis Filippo Franceschi

One Response to “Olistika Enkiklopedio - Enkonduko (vidu http://www.enciclopediaolistica.com/)”

  1. Silvia Garnero says:

    Mi multe sxatis la interesan artikolon pri la enkonduko de Olisma Enciklopedio, korajn salutojn kaj gratulojn al la ia iniciatintoj de tiu projekto kaj al la tradukinto. bonvolu dauxrigi la tradukadon!

Leave a Reply