Feb 15 2009

Prossimo incontro

Tag: Novaĵoj

Sabato 21 febbraio alle 17.30 in via Orti 17 a Milano (fermata Crocetta Linea 3 della metropolitana) il prof. Astori dell’Università di Parma terrà una conferenza sul tema: “L’esperanto è solo una lingua?
Seguirà aperitivo e cena con i Cannelloni del presidente. Prenotarsi !


Sep 07 2008

ArciEsperantoRetLetero 43

SAT 2009

Okazos en Milano ekde la 18a ĝis la 25a de Julio 2009 la 82a Kongreso de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda), Asocio naskiĝinta en la jaro 1921 pro merito de esperantistoj maldekstruloj laŭ diversaj tendencoj politikaj kaj kulturaj, kiuj per esperanto donis spuron de egaleca komunikado al internaciaj rilatoj kaj valorigis esperanton kiel lingvo por kultura kresko por tiaj tavoloj de la popolo kiuj ne havas ilojn kaj eblecojn.

Temo de la kongreso: “Elmigri senlime, vivi sennaciece”

Ĉiuj informoj kaj ĝisdatigoj estos en la retpaĝo: http://sat.arciesperanto.it

Andrea Montagner
Prezidanto OKK


Mar 06 2008

Olistika Enkiklopedio - Enkonduko (vidu http://www.enciclopediaolistica.com/)

OLISMO (1)
ĈEFAJ SCIENCAJ, FILOZOFIAJ KAJ SPIRITAJ SUPOZOJ DE OLISMA PARADIGMO PRI LA GRANDAJ TEMOJ DE LA KONO.
1 - LA UNIVERSO La universo estas unueca, unu sola vivanta energio, oceano el konscio, kiu esprimiĝas kaj evoluas laŭ diversaj dimensioj kaj niveloj: materiaj, energiaj, mensaj kaj spiritaj. La kosma-religia sento estas la plej forta kaj nobla motivo de la scienca esplorado. Albert Einstein. La tuta universo devas esti komprenata kiel ununura nedividita tutaĵo. David Bohm Ne plu ŝajnas, ke la vivo estas fenomeno emerĝanta el la universo - sed la universo mem ŝajne iĝas ĉiam pli vivanta. Erich Jantsch La universo estas unika kampo. La kampo estas la oneness (2) de la universo. La oneness estas la triumfo de la unueco, la unueco de la mondo: ĝi diras, ke la mondo estas UNU, kaj ĉiuj eroj kaj fenomenoj estas aspektoj de la oneness . Giuliano Preparata La ideo pri universala Menso aŭ Logos estus, laŭ mia opinio, konsidero tute kredinda en la nuna stato de la scienca teorio; aŭ almenaŭ en harmonio kun ĝi. Continue reading “Olistika Enkiklopedio - Enkonduko (vidu http://www.enciclopediaolistica.com/)”


Feb 05 2008

Arciesperantoretletero n. 36

Arci Esperanto organizas la 16an de februaro 2008, je la 17 vespere, en restoracio Cxe la ora templo, Pasteur kvartalo, Strato de la Alojoj 23 (haltejo Pasteur de la linio 1 de la metroo) prezenton de la libro “Esperanto en Italio: sercxante la lingvan demokration”, de Carlo Minnaja, Il poligrafo eldonisto, 2008.
Cxeestos la autoro.

Sekvos la aperitivo kaj, lau peto, komuna vespermangxo

La 13an de februaro je la 18.30 Andrea Montagner, prezidanto de Arci Esperanto, estos intervjuata en Krystall Radio (FM 96.4) kaj tio estos la komenco de kunlaboro inter Arci Esperanto kaj Krystall Radio por monata elsendo per esperanto kaj pri esperanto.
Oni antauvidas:
- pilola esperanto
- muziko en esperanto
- intervjuoj al esperantistoj vojagxantaj
- anoncoj pri e-manifestacioj

Po cxiu e-radio fermita, Arci Esperanto malfermas 100!!!


Okt 28 2007

3-4 novembro 2007

Sabaton la 3an de novembro en Strato Orti 17 en Milano (haltejo Crocetta de la metroo 3) je la 17.30 vespere Renato Corsetti, Prezidanto de la Itala Esperanto Federacio, prelegos pri UEA, Universala Esperanto Asocio: historio, pasinteco nuntempo kaj estonteco, al organizo, la demokratio, la landaj asocioj kaj la tiel nomataj “fakaj asocioj”.

Dimancxon la 4an de novembro je al 11.30 Anna Lowenstein, esperanta verkistino angla patrinalingvo, prelegos pri siaj verkoj, cxefe pri La Sxtona Urbo, en urbo Pero (haltejo Pero de la linio metroo 1) en la Biblioteko en Strato Sempione 70. Celo de tiu cxi renkontigxo estas ke la neesperantistoj komprenu ke esperanto havas propran originan literaturon kaj ke tiu cxi literaturo havas cxiajn eblecojn esprimi sin kiel unu “natura” lingvo.


La sekva paĝo »