Kultura projekto


Tiu ĉi estas la retpaĝo de Arci Esperanto, nova rondo Arci kaj Nova asocio kiu okupiĝas pri Esperanto kaj ĝia disvastigo, valorigo kaj enprofundiĝo ene de la kulturo kiu estas kulturo de Arci.
Ni de Arcxi Esperanto volas konigi lingvon Esperanton kiel lingvo de paco kaj ekzalti ĉiujn kapablojn egalecajn de ĝi. Pro tio ni konsituigxis en Arci Rondo kaj pro tio volonte ni aliĝas al ĉiuj tiaj iniciatoj kaj movadoj kiuj povos kontribuigi nin al la kresko homa, kultura kaj solidala nia kaj de la homoj al ni proksimaj.
Ĉiuj artikoloj estas skribitaj itale kaj esperante kaj tial ni volas doni eksemplon al tiuj asocioj, kiuj volus vidi kiel funkcius la demokrata komunikado en propraj agadoj je ĉiuj niveloj.
Oni ne povas difini kulturan planon de Arci-rondo sen diri kio estas hodiaŭ Arci:
Asocio por aktiva solidareco inter siaj membroj kaj ne nur. La mutualismo de la frua dudeka jarcento trovas en Arci la spacon por esprimiĝi, por ebligi al la personoj farti bone, kune kreski kaj ludi, kune serĉi la plej taŭgajn rimedojn por malkovri novajn padojn kaj stratojn. Ĉion ĉi ni havas en nia menso kiam ni kunvenas kun tutmondaj gekompanoj parolantaj Esperante: ankoraŭfoje, post 120 jaroj, ni volas porti tiun ĉi homan historion en la plurfacetan mondon de Arci kaj de Italio.
Ĉu ni sukcesos plenumi nian taskon? Ĉu ni povos respondi jese nur se iam ĉiuj parolos Esperanton kiel duan lingvon? Ni opinias ke ne – eĉ se, kiel Esperantistoj, ni certe ne povus tion rifuzi. Ĉiukaze ni volas ĉeesti, ni volas kontribui al bela asocia historio kaj en ĝia kadro ree proponi tiun ĉi lingvon, vigle vivantan, ebligantan al ĉiuj homoj – vere al ĉiuj ! – egalrajtan komunikadon.