Zumbini

Tranoktado
ZUMBINI ROOMS - via Zumbini 6, Milano
(ĉiuj prezoj koncernas la nuran tranoktadon)

Ĉambroj: unulita ĉambro - Eŭroj 50,00
duloklita ĉambro - Eŭroj 70,00
dulita ĉambro - Eŭroj 70,00
trilita ĉambro - Eŭroj 90,00
kvarlita ĉambro - Eŭroj 110,00

KELKAJ INFORMOJ PRI NIA TRANOKTEJO

kie ni estas?
Nia tranoktejo troviĝas en Milano ĉe strato Zumbini n. 6 apud la subfervoja haltejo ROMOLO (MM Verda). De la subfervojo ĝis strato Zumbini temas pri 5/10 minutoj piede. Tiu sama vojo estas plenumebla per du haltoj de aŭtobusoj n. 47 aŭ n. 74.

Ĉambroj
Ni disponas pri unulitaj, dulitaj kaj trilitaj ĉambroj. Ĉiu ĉambro estas provizita per la ekipaĵo por la tranoktada zono, konsistanta el lito kaj mebleto, dumtaga zono, entenanta skribotablon kaj seĝon, murlibrejo, ŝranko por pakaĵoj; ĉiu ĉambro estas provizita per privata necesejo, kun sanitaraj instalaĵoj kaj duŝo.
Ni liveras ĉjujn bezonatajn tolaĵojn, lit-tukojn, kusentegaĵon, kovrilon, kaj por-banajn viŝtukojn. Ĉe la etaĝo troviĝas komuna spaco, kun foteletoj, tabloj kaj seĝoj; ĉeestas malgranda ejo, kiu ebligas pretigi varmajn manĝaĵojn. La ekipaĵo de ĉi tiu spaco estas elektra plato, mikroonda forno kaj fridujo, krom kompreneble vazaro, kuirpotoj kaj manĝilaro.
Ĉe la subtera etaĝo ĉeestas la lavejo, kun ĵetonaj lavmaŝinoj kaj sekigaj maŝinoj.

Horaroj de malfermiteco
La akceptejo estas malfermita de lundo ĝis vendredo de la 8.00 ĝis la 13.00 kaj de la 14.00 ĝis la 23.00.
Sabate kaj dimanĉe de la 9.00 ĝis la 15.00 kaj de la 16.00 ĝis la 23.00.
Ĉiu gasto havas personan kodon por aliri la tranoktejon dumtage kaj dumnokte sen limigoj pri horaro.
La kodo estas liverata ĉe la momento de la alvena registrado.
La alvena registrado okazas ekde la 16.00 kaj ĝis la 22.00.
La forira registrado devas esti plenumata ene de la 10.00 (eblas lasi la pakaĵojn ĉe la akceptejo).