En la suda urboparto de Milano, la restadejo Zumbini Rooms (malkara gastejo) troviĝas inter la hoteloj kaj la restadejoj en Milano en privilegia pozicio por moviĝi komforte tra la urbo jen per la publikaj trafikiloj jen aŭtomobile, ideala por atingi la milanajn Universitatojn, la Foiron kaj la historian centron de Milano.
La haltejoj de la busoj kiuj konektas kun la stacio de la subfervojo, linio 2 verda Romolo, estas je 200 metroj de Zumbini Rooms.
Per la subfervojo MM2 verda (3 haltoj) oni alvenas rapide al la stacio Cadorna / Triennale (ekveturo kaj alveno de la trajno por la flughaveno Malpensa), kie oni povas ŝanĝi je la subfervojo MM1 ruĝa al Fiera Milano City, al la Nova Poluso de Rho - Pero kaj al la Katedralo; aŭ oni povas daŭrigi al la centro de Milano, direkte al Sant’Ambrogio kaj Brera - Teatro alla Scala.
Aviadile
El la flughaveno Linate
Oni trafu unu el la navedoj al la fervoja stacidomo Milano Centrale kaj plueniru samkiel indikite ĉe Per trajno. Aŭ oni trafu buson n. 73 kaj malsupreniru ĉe la haltejo Corso Europa / San Babila. De tie oni daŭrigu per la subfervoja linio MM1 (ruĝa) direkte al Bisceglie / Molino Dorino kaj oni malsupreniru ĉe la haltejo Cadorna, oni ŝanĝu kaj daŭrigu per la subfervoja linio 2 (verda) al Famagosta / Abbiategrasso kaj malsupreniru ĉe la haltejo Romolo. Oni trafu poste la buson n. 47 por 2 haltoj, kaj oni malsupreniru komence de strato Ettore Ponti. Oni iom retroiru ĝis placo Bilbao, oni eniru straton Santander kaj turnu je la unua dekstre (strato Svevo), oni plue turnu dekstren al strato Zumbini. Vi alvenis, la malkara Restadejo Zumbini Rooms estas ĉe n. 6.
El la flughaveno Malpensa
Oni trafu la trajnon Malpensa Express kaj oni malsupreniru ĉe la haltejo Cadorna. Oni daŭrigu kiel supre.
El la flughaveno Orio al Serio
Oni trafu unu el la navedoj al la fervoja stacidomo Milano Centrale kaj oni daŭrigu samkiel indikite ĉe Per trajno.
Per trajno
De la Centra Stacidomo oni trafu la subfervojan linion MM2 (verdan) direkte al Famagosta / Abbiategrasso kaj oni malsupreniru ĉe la haltejo Romolo. Oni trafu poste la buson n. 47 por 2 haltoj, kaj oni malsupreniru komence de strato Ettore Ponti. Oni iom retroiru ĝis placo Bilbao, oni eniru straton Santander kaj turnu je la unua dekstre (strato Svevo), oni plue turnu dekstren al strato Zumbini. Vi alvenis, la malkara Restadejo Zumbini Rooms estas ĉe n. 6.
Aŭtomobile
Post la bariero de Milano Ovest oni daŭrigu laŭ la urba streko de la aŭtoŝoseo A7 (Milano-Ĝenovo) direkte al Assago-Milanofiori-Aleo Famagosta kiu finiĝas ĉe placo Maggi. Ĉe la rondplaco oni eniru la trian elirejon al Aleo Famagosta, ĉiam rekte, kaj je la dua trafiklumo oni turnu dekstren al strato Italo Svevo. Oni atentu, ĝis oni vidos maldekstre preĝejon ĉe la angulo kun strato Zumbini. Oni turnu maldekstren al strato Zumbini, laŭiru ĝin dum 150 metroj ĝis numero 6. Vi alvenis je la restadejo Zumbini Rooms.
Zumbini Rooms estas ankaŭ la ideala solvo, kiel restadejo, por la studentoj kaj la instruistoj kiuj vizitadas la IULM (Universitata Instituto pri Modernaj Lingvoj de Milano), 10 minutojn piede. 5 minutoj estas bezonataj, kontraŭe, por atingi aŭtomobile la Universitaton Bocconi kaj 10 por la sidejoj de strato Pietrasanta kaj de strato Pompeo Leoni de la IED (Eŭropa Instituto pri Dezajno).
Vespere, la Naviloj, la pentrinda kvartalo famkonata pro la malgrandaj restoracioj kaj la lokaloj kiuj animas la vesperojn per muziko el la vivanteco, atendas vin je nuraj kvin minutoj per aŭtomobilo de Zumbini Rooms.
De Italio:
CC n. 00000118546 de Arci Esperanto – Vezio Cassinelli - Via Orti, 17 –20122 Milano ĉe Banca Etica – Filio de Milano, via Melzo
ITA BBAN
CIN Z
ABI 05018
CAB 01600
CC 00000118546
Deeksterlande
CC n. 00000118546 di Arci Esperanto – Vezio Cassinelli – Via Orti, 17 – 20122 Milano ĉe la Banca Etica, filio de Milano, Via Melzo
EUR IBAN IT50 Z050 1801 6000 0000 0118 546
Kodo BIC: CCRTIT2184B

Italiano
Esperanto
