Statuto

STATUTO DE RONDO ARCI-ESPERANTO “VEZIO CASSINELLI”.
Art.1.


La Rondo Arci Esperanto “Vezio Cassinelli”, fondita en Milano, strato Orti 17, estas asocia centro, aŭtonoma, plurvoĉa, senpartia je memvola karaktero, demokrata kaj progresema. Ĝi ne celas lukri.


Art.2.


Celo de Rondo Arci Esperanto “Vezio Cassinelli” estas iniciati kulturajn agadojn, edukajn, informajn, distrajn kaj turismajn, kaj ankaŭ servojn, tiel kontribuante al la kultura kaj civila kresko de siaj membroj, garantiante samajn oportunecojn por viroj kaj virinoj.


Ĉiuj fakoj en kiuj manifestas spertoj kulturaj, distraj kaj edukaj kaj ĉiuj tiuj en kiu povas starigi civila batalo kontraŭ ĉiuj nesciadoj, netoleremoj, violencoj, cenzuroj, maljustecoj, diskriminacioj, raciismoj, flankenmetoj, solecoj devigitaj, estas potencialaj sektoroj por agadi de la Rondo Arci Esperanto « Vezio Cassinelli ».


Ilo, en tiu ĉi kadroj, estas Internacia Lingvo Esperanto kaj pro tio la Rondo celas ĝian enprofundiĝon, valorigon kaj disvastigon en medioj similaj al la Rondo.


La Rondo Arci Esperanto « Vezio Cassinelli » :


- reprezentas progreseman esperantistan kulturon en Italio kaj rekonas sin en la neutraleco de la Lingvo Esperanto.


La Rondo Arci Esperanto “Vezio Cassinelli” por atingi siajn sociajn celojn povos plenumi ĉiujn operaciojn moveblajn, bienajn kaj financajn kiujn Ĝi konsideros oportunajn


La membroj
Art.3


La numero de la membroj estas senlima. Povas fariĝi membroj ĉiuj kiuj rekonas sin en tiu ĉi Statuto kaj jam estas dekokjara, sendepende de propra religio, sekso, civitaneco, etno aŭ profesio. La malplidekokjaruloj povas fariĝi membroj nur per aprobo de la gepatroj kaj ĉiel ne rajtas voĉi ne la Asembleo.


Al la kandidataj membroj oni petas aceptadon de la Statuto, havadon de ĉiuj civilajn rajtojn kaj rispekton de civila kunvivado.


Art.4


La membroj kandidataj devas prezenti demandon al la Estrara Konsilio, menciante propran nomon kaj familianomon, adreson, naskiĝdaton kajnaskiĝlokon, kune kun aceptadon de la Statuto, interna regularo kaj decidoj de sociaj organoj


Art.5


En la daŭro de 30 tagoj post la prezento, krom opinio kontraŭa de la Estrara Konsilio, kiu devos esprimi la kialojn, kvalifiko kiel membro estos efektiva kaj, post pagado de socia kvoto, al nova membro estos liverata la socian karton ARCI kaj sia nomo estos skribita en la libro de la membroj. Klare estas malpermesate aliĝi portempe.


Kaze ke peto estas forpuŝata, la interesatulo povas apelacii, pri kio prononcos definitive la asembleo, dum sia unua ordinara kunvokado.


Art.6


Membroj rajtas:


- frekventi lokalojn de la Rondo kaj partopreni al ĉiuj iniciatoj kaj manifestacioj promociitaj de la Rondo. Tio validas ankaŭ por la familianoj de la membroj, nur se kunvivantaj kaj respektantaj la statuton kaj havantaj samajn rekvizitojn de la membroj, sub la respondeco de la membro familia.


- Rekuniĝi en asembleo kaj konstitui grupojn laŭ temoj kaj kulturaj sensivecoj esprimitaj


- Elekti kaj esti elektita membroj de la direktaj organoj. Rajtas voĉdoni en asembleo la membroj kiuj renovigis la karton almenaŭ kvin tagoj antaŭ disvolviĝo de ĝi.


Art.7


La membro estas devigita al pagado de socia kvoto, respekto de la statuto kaj de la interna regularo, observi decidojn de sociaj organoj, krom pluteni neriproĉeblan civilan kaj moralan kunduton ene de la lokaloj de la Rondo. Sumoj donitaj pro la sociaj kvotoj ne estas repageblaj.


Art.8


La kvalifo kiel membro estas perdita pro:


- morto


- nepagado de la socia kvoto


- forigo aŭ elstrekado


- demisioj, kiu devas esti prezentitaj skribite al la Estrara Konsilio.


Art.9


La Estrara Konsilio rajtas entrepreni disciplinajn agadojn kontraŭ membroj, per (laŭkaze) skribita revoko, portempa halto aŭ forigo aŭ elstrekado pro la sekvaj kialoj:


- neobservo de la statutaj disposicioj, de eventualaj regularoj aŭ decidoj de la sociaj organoj.


- misfamigo de al Rondo, de siaj sociaj organoj, de siaj membroj.


- atenci iel al bona progreso de al Rondo obstaklante ĝian disvolvon kaj celante ĝian dissolvon.


- realigi aŭ provoki pezajn malordojn dum la asembleoj.


- senrajta alproprigo de sociaj sumoj, dokumentoj aŭ alia propriaĵo de la Rondo.


- iel kaŭzi moralajn aŭ materialajn damaĝojn al la Rondo, al la lokaloj kaj al ekipaĵoj de ĝia aparteno. Kaze de dolo, damaĝo devos esti kompensata.


Art.10


Kontraŭ ĉiuj decidoj pri halto, forigo aŭelstrekado, oni rajtas apelacii en la daŭro de 30 tagoj, pri kio decidas definitive la unua asembleo de la membroj


Socia posedaĵo kaj bilanckonto.


Art.11


Socia posedaĵo de la Rondo estas nedividebla kaj estas konstituita de:


- posedaĵoj moveblaj kaj nemoveblaj


- kontribuoj, disdonadoj kaj diversaj testamentaĵoj


- stoka sumo


Art.12


La bilanckonto konsistas el socia administrado da la 1a de januaro ĝis la 31a de decembro de ĉiuj jaroj kaj devas esti prezentita al la asembleo antaŭ la 30a de aprilo posta. Plua escepto povas esti antaŭvidita kaze de pruvata neceso aŭ malhelpo


Art.13


La bilanckonto devos esti kunmetita de klarika tabelo pri ekonomia situacio rilate al la socia administrado kaj de dokumento kiu klarigu kaj resumu financan sotuacion de la Rondo kun speciala rilato al stoka sumo. Uzo de tiu stoka sumo estas ligita al decido de la asembleo de la membroj


La reziduo estos transigita in parto kiel stoka sumo kaj la cetera parto estos je dispono por iniciatoj kulturaj, distraj, sportaj kaj por novaj instalaĵoj aŭ ekipaĵoj


Asembleo kaj Estrara Konsilio.


Art.14


La Asembleo de la membroj estas la maksimuma decida organo de la Rondo. Partoprenas al ĝi ĉiuj membroj, kiuj je la dato de la Asembleo mem estu konformigitaj al pagado de la socia kvoto.


La asembleo povas esti ordinara aŭekstereordinara kaj estas kunvokita per zorgo de la Estrara Konsilio per skribita avizo, enkavante daton kaj horon de la unua kunvoko kaj dua kunvoko kaj tagordo, sendota al membro 15 tagoj antaŭe.


Art.15


La asembleo, kaj ordinara kaj ekstereordinara, konstituiĝas regule je la ĉeesto de la duono pli unu de la membroj kiuj rajtas voĉi kaj decidas je absoluta majoritato de la voĉoj de tiuj ĉi lastaj.


En dua kunvoko, anstataŭe, regule konstituiĝas iu ajn estu la numero de la ĉeestantoj kaj decidas pri la temoj de la tagordo, krom la esceptoj de la art. 16. Ne estas permesataj delegoj en la asembleoj kaj elektadoj.


Art.16


Por decidi pri modifoj al Statuto aŭ regularo, proponitaj de la Estrara Konsilio aŭ de almenaŭ unu kvinono de la membroj, necesas kunvoki ekstereordinaran asembleon kun almenaŭ la ĉeesto de la 50 por cent de la membroj kiuj rajtas voĉi kaj la favora voĉo de almenaŭ la tri kvinonoj de la partoprenantoj. Pri decidoj koncernantaj la ĉesigon aŭlikvidado de la Rondo Arci Esperanto valoras normoj de la art. 31.


Art.17


La asembleo estas prezidita de prezidanto kaj de sekretario elektitaj ene de ĝi mem.


Voĉdonadoj povas okazi per manoj levitaj aŭ sekreta skrutinio ĉu petas tion unu dekono de la membroj ĉeestantoj, kiuj rajtas voĉi.


La sekreta skrutinio estas devigata ĉu voĉdonado koncernas homojn


La asembleo:


- nomas skrutiniantojn


- decidas pri maldermo kaj fermo de la urnoj


La decidoj devas esti protokolitaj indikante, por la elektadoj, la numeron de voĉdonantoj, numeron de la slipoj validaj, nulaj kaj blankaj, kaj voĉojn akiritaj de la membroj


Art.18


La ordinara Asembleo estas kunvokita po unu fojon jare dum la periodo ekde la 1aª de januaro ĝis la 30ª de aprilo. Laŭ la lasta alineo de la 6ª artikolo, ĝi:


- aprobas la ekonomian kaj financan bilanckonton;


- aprobas la ĝeneralajn liniojn de la aktivad-programo kaj la koncernan ekonomian


antaŭkalkulon;


- elektas la direkto-organojn (Estrara Konsilio, Kolegio de la revizor-sindikoj, Kolegio


de la arbitraciantoj aŭ garantiantoj) je la fino de ilia mandato aŭ sekve de ilia demisio,


voĉdonante per sekreta skrutinio la preferon al nomoj – elektitaj inter la membroj –


ĝis nombro egala al tiu de la anoj de ĉiu organo. En okazo de egalnombraj voĉoj por


la lasta nomumo, estos elektita la membro kun la plej malnova aliĝo en la Rondo;


- okaze de la supra cirkonstanco, elektas balotkomisionon el almenaŭ tri membroj por


kontroli la disvolviĝon de la balotado kaj subskribi la skrutiniojn;


- decidas pri ĉiuj demandoj koncernantaj la socian mastrumadon.


Art.19


La eksterordinara Asembleo estas kunvokita ĉiufoje kiam la Estrara Konsilio taksas


tion necesa, kaj ĉiufoje kiam tion motivite postulas la Kolegio de la revizor-sindikoj,


aŭ almenaŭ unu kvinono de la membroj havantaj balotrajton.


Art.20


Pri la asembleaj decidoj devos esti redaktita koncerna protokolo notenda en koncerna


registro fare de la prezidanto kaj de la sekretario de la Asembleo; tie ĝi restos je


dispono de la membroj, kune kun eventualaj aldonitaj dokumentoj. Unu kopio de la


protokolo estos ankaŭ eksponita ĉe la socia sidejo de la Rondo.


La direkto-organoj


Art.21


La Estrara Konsilio estas elektita de la Asembleo de la membroj, kaj ĝia ofico daŭras tri


jarojn. Ĝi konsistas el almenaŭ kvin membroj. Ĉiuj konsilianoj estas reelekteblaj.


Art.22


La Estrara Konsilio, en la kadro de siaj funkcioj, povas utiligi, por operaciaj aŭ


konsultaj taskoj, laborkomisionojn de ĝi nomumitajn, kaj ankaŭ la memvolan aktivecon


de civitanoj ne-membroj, kapablaj – pro specifaj kompetentecoj – kontribui al la realigo


de specifaj celoj.


Art.23


La Estrara Konsilio elektas inter siaj membroj:


- la Prezidanton: li havas la laŭleĝan reprezenton de la Rondo kaj respondecas pri


ĉiu ĝia aktivado. Li kunvokas kaj prezidas la Konsilion. Al la Prezidanto estas atribuitaj


la reprezent-povoj laŭ la Artikolo 36, dua alineo, de la Civila Kodo;


- la Vicprezidanton: li asistas la Prezidanton kaj, okaze de ties malhelpo, alprenas ties


funkciojn;


- la Sekretarion: li zorgas pri ĉiu administracia afero de la Rondo; redaktas la


protokolojn de la Konsiliaj kunsidoj kaj ilin subskribas kune kun la Prezidanto;


prezidas la Konsilion se la Prezidanto kaj la Vicprezidanto ambaŭ forestas.


Krom tio, la Konsilio povas atribui al siaj membroj aliajn funkciojn koncerne al specifaj


necesoj kunligitaj al la aktivado de la Rondo.


Art.24


La taskoj de la Estrara Konsilio estas:


- plenumi la decidojn de la Asembleo;


- difini la programojn pri socia aktivado surbaze de la ag-linioj aprobitaj de la


Asembleo kaj de la koncerna dokumento pri ekonomia antaŭkalkulo;


- antaŭaranĝi la ekonomian kaj financan finraporton;


- decidi pri la akcepto de la membroj;


- decidi pri la disciplinaj punoj de la membroj;


- redakti ĉiujn aktojn kaj kontraktojn koncernantajn la socian aktivadon;


- zorgi pri la mastrumado de ĉiuj moveblaj kaj nemoveblaj propraĵoj de la Rondo, kaj


de tiuj al ĝi konfiditaj;


- decidi la manierojn laŭ kiuj la Rondo partoprenas en la aktivadoj organizitaj de aliaj


Asocioj aŭ Institucioj, aŭ inverse, se ili estas akordigeblaj kun la inspiraj principoj de la jena Statuto.


Art.25


La Estrara Konsilio kunsidas laŭnorme po unu fojon monate, en antaŭfiksita tago, sen neceso de kroma averto, kaj eksterordinare kiam tion postulas almenaŭ tri konsilianoj aŭ kiam ĝin kunvokas la Prezidanto.


La kunsidoj estas validaj kiam ĉeestas la plejmulto de la konsilianoj, kaj la decidoj estas aprobitaj de la absoluta plejmulto de la ĉeestantoj.


Normale la voĉdonadoj estas publikaj: ili povas disvolviĝi per sekreta skrutinio se tion postulas eĉ ununura konsiliano. La voĉ-egaleco kuntrenas la rifuzon de la propono. Okaze de voĉ-egaleco oni suspendas la decidon kaj ĝin prokrastas ĝis la posta Estrara Konsilio.


Oni devas redakti protokolon pri la decidoj de la Estrara Konsilio; ĝi devas esti notita en la koncerna registro fare de la Prezidanto kaj de la Sekretario; tiu registro devas esti gardata je dispono de la membroj.


Art.26


La konsilianoj havas la devon partopreni aktive en ĉiuj kunsidoj, ĉu ordinaraj ĉu eskerordinaraj. La konsiliano kiu nepravigeble forestas de tri sinsekvaj kunsidoj, forfalas.


Ĉiukaze forfalas konsiliano post sesmonata foresto el la Konsiliaj laboroj.


Forfalinta aŭ demisiinta konsiliano estas anstataŭigita, se eble, de la unua membro ekskludita de la elekto de la Konsilio; aliokaze la Konsilio libere elektas novan membron.


La maksimuma kvoto de anstataŭigoj estas fiksita je unu triono de la originaj membroj;


post tiu sojlo la Estrara Konsilio forfalas.
La Estrara Konsilio povas demisii kiam tion decidas 2/3 el la konsilianoj. La forfalinta aŭ demisiinta Konsilio havas la devon kunvoki la Asembleon, fiksante novan balotadon ne posttridek tagoj.


Art.27


La Kolegio de la arbitraciantoj aŭ garantiantoj konsistas el tri aŭ ĉiukaze el malpara numero da membroj diferenca de unu. Ĝi estas petata juĝi pri eventualaj malakordiĝoj aŭ problemoj estiĝintaj interne de la rondo, pri malobservoj de la Statuto kaj de la regularo, pri malplenumo de la decidoj.


Ĝi povas decidi la elpelon de la membroj denuncitaj al la Kolegio, laŭ la 9ª artikolo.


La Kolegio decidas je absoluta plejmulto de siaj membroj; ĝi kunvenas ĉiufoje kiam la cirkonstancoj tion necesigas.


Art.28


La Kolegio de la revizor-sindikoj konsistas el tri membroj. Ĝi havas la taskon kontroli la tutan administracian kaj financan aktivadon de la Rondo.


Ĝi referas al la Estrara Konsilio kaj al la Asembleo.

Ĝi kunsidas ordinare po tri fojojn jare (ĉiun kvaran monaton) kaj eksterordinare ĉiufoje kiam tion motivite postulas unu el ĝiaj membroj aŭ la Estrara Konsilio.

Art.29

La revizor-sindikoj kaj la membroj de la Kolegio de la garantiantoj havas la rajton ĉeesti la kunsidojn de la Estrara Konsilio kun konsulta voĉo.

Art.30

La oficoj de konsiliano, revizor-sindiko kaj membro de la Kolegio de la garantiantoj estas inter si neakordigeblaj.

Malfondo de la Cirklo

Art.31

La motivita decido pri malfondo de la Cirklo devas esti alprenita en Asembleo valida,

fare de almenaŭ kvar kvinonoj de la membroj havantaj voĉrajton, ĉeeste de la absoluta plejmulto de ĉi lastaj.

La Asembleo mem decidas pri la destinado de la restanta posedaĵo, dekalkulinte eventualajn pasivojn, por unu aŭ pluraj el la celoj difinitaj en la jena Satuto kaj ĉiukaze al alia Asocio havanta analogajn celojn, aŭ favore al publika utilo, plenumante la nomumon de

unu aŭ pluraj likvidantoj, ilin elektante prefere elinter la membroj.

Finaj dispozicioj

Art.32

Pri ĉio ne difinita de la Statuto kaj de la interna regularo, decidas la Asembleo konforme

al la Civila Kodo kaj al la validaj leĝoj. –

=============

========

===
=
(el itala tradukis Sen Rodin)

La Rondo Arci Esperanto “Vezio Cassinelli”, fondita en Milano, strato Orti 17, estas asocia centro, aŭtonoma, plurvoĉa, senpartia je memvola karaktero, demokrata kaj progresema. Ĝi ne celas lukri. Celo de Rondo Arci Esperanto “Vezio Cassinelli” estas iniciati kulturajn agadojn, edukajn, informajn, distrajn kaj turismajn, kaj ankaŭ servojn, tiel kontribuante al la kultura kaj civila kresko de siaj membroj, garantiante samajn oportunecojn por viroj kaj virinoj. Ĉiuj fakoj en kiuj manifestas spertoj kulturaj, distraj kaj edukaj kaj ĉiuj tiuj en kiu povas starigi civila batalo kontraŭ ĉiuj nesciadoj, netoleremoj, violencoj, cenzuroj, maljustecoj, diskriminacioj, raciismoj, flankenmetoj, solecoj devigitaj, estas potencialaj sektoroj por agadi de la Rondo Arci Esperanto « Vezio Cassinelli ». Ilo, en tiu ĉi kadroj, estas Internacia Lingvo Esperanto kaj pro tio la Rondo celas ĝian enprofundiĝon, valorigon kaj disvastigon en medioj similaj al la Rondo. La Rondo Arci Esperanto « Vezio Cassinelli » : -reprezentas progreseman esperantistan kulturon en Italio kaj rekonas sin en la neutraleco de la Lingvo Esperanto. La Rondo Arci Esperanto “Vezio Cassinelli” por atingi siajn sociajn celojn povos plenumi ĉiujn operaciojn moveblajn, bienajn kaj financajn kiujn Ĝi konsideros oportunajn La numero de la membroj estas senlima. Povas fariĝi membroj ĉiuj kiuj rekonas sin en tiu ĉi Statuto kaj jam estas dekokjara, sendepende de propra religio, sekso, civitaneco, etno aŭ profesio. La malplidekokjaruloj povas fariĝi membroj nur per aprobo de la gepatroj kaj ĉiel ne rajtas voĉi ne la Asembleo. Al la kandidataj membroj oni petas aceptadon de la Statuto, havadon de ĉiuj civilajn rajtojn kaj rispekton de civila kunvivado. La membroj kandidataj devas prezenti demandon al la Estrara Konsilio, menciante propran nomon kaj familianomon, adreson, naskiĝdaton kajnaskiĝlokon, kune kun aceptadon de la Statuto, interna regularo kaj decidoj de sociaj organoj En la daŭro de 30 tagoj post la prezento, krom opinio kontraŭa de la Estrara Konsilio, kiu devos esprimi la kialojn, kvalifiko kiel membro estos efektiva kaj, post pagado de socia kvoto, al nova membro estos liverata la socian karton ARCI kaj sia nomo estos skribita en la libro de la membroj. Klare estas malpermesate aliĝi portempe. Kaze ke peto estas forpuŝata, la interesatulo povas apelacii, pri kio prononcos definitive la asembleo, dum sia unua ordinara kunvokado. Membroj rajtas: -frekventi lokalojn de la Rondo kaj partopreni al ĉiuj iniciatoj kaj manifestacioj promociitaj de la Rondo. Tio validas ankaŭ por la familianoj de la membroj, nur se kunvivantaj kaj respektantaj la statuton kaj havantaj samajn rekvizitojn de la membroj, sub la respondeco de la membro familia. -Rekuniĝi en asembleo kaj konstitui grupojn laŭ temoj kaj kulturaj sensivecoj esprimitaj -Elekti kaj esti elektita membroj de la direktaj organoj. Rajtas voĉdoni en asembleo la membroj kiuj renovigis la karton almenaŭ kvin tagoj antaŭ disvolviĝo de ĝi. La membro estas devigita al pagado de socia kvoto, respekto de la statuto kaj de la interna regularo, observi decidojn de sociaj organoj, krom pluteni neriproĉeblan civilan kaj moralan kunduton ene de la lokaloj de la Rondo. Sumoj donitaj pro la sociaj kvotoj ne estas repageblaj. La kvalifo kiel membro estas perdita pro: - morto - nepagado de la socia kvoto - forigo aŭ elstrekado - demisioj, kiu devas esti prezentitaj skribite al la Estrara Konsilio. La Estrara Konsilio rajtas entrepreni disciplinajn agadojn kontraŭ membroj, per (laŭkaze) skribita revoko, portempa halto aŭ forigo aŭ elstrekado pro la sekvaj kialoj: - neobservo de la statutaj disposicioj, de eventualaj regularoj aŭ decidoj de la sociaj organoj. - misfamigo de al Rondo, de siaj sociaj organoj, de siaj membroj. - atenci iel al bona progreso de al Rondo obstaklante ĝian disvolvon kaj celante ĝian dissolvon. - realigi aŭ provoki pezajn malordojn dum la asembleoj. - senrajta alproprigo de sociaj sumoj, dokumentoj aŭ alia propriaĵo de la Rondo. - iel kaŭzi moralajn aŭ materialajn damaĝojn al la Rondo, al la lokaloj kaj al ekipaĵoj de ĝia aparteno. Kaze de dolo, damaĝo devos esti kompensata. Kontraŭ ĉiuj decidoj pri halto, forigo aŭelstrekado, oni rajtas apelacii en la daŭro de 30 tagoj, pri kio decidas definitive la unua asembleo de la membroj . Socia posedaĵo de la Rondo estas nedividebla kaj estas konstituita de: -posedaĵoj moveblaj kaj nemoveblaj -kontribuoj, disdonadoj kaj diversaj testamentaĵoj -stoka sumo La bilanckonto konsistas el socia administrado da la 1a de januaro ĝis la 31a de decembro de ĉiuj jaroj kaj devas esti prezentita al la asembleo antaŭ la 30a de aprilo posta. Plua escepto povas esti antaŭvidita kaze de pruvata neceso aŭ malhelpo La bilanckonto devos esti kunmetita de klarika tabelo pri ekonomia situacio rilate al la socia administrado kaj de dokumento kiu klarigu kaj resumu financan sotuacion de la Rondo kun speciala rilato al stoka sumo. Uzo de tiu stoka sumo estas ligita al decido de la asembleo de la membroj La reziduoestos transigita in parto kiel stoka sumo kaj la cetera parto estos je dispono por iniciatoj kulturaj, distraj, sportaj kaj por novaj instalaĵoj aŭ ekipaĵoj La Asembleo de la membroj estas la maksimuma decida organo de la Rondo. Partoprenas al ĝi ĉiuj membroj, kiuj je la dato de la Asembleo mem estu konformigitaj al pagado de la socia kvoto. La asembleo povas esti ordinara aŭekstereordinara kaj estas kunvokita per zorgo de la Estrara Konsilio per skribita avizo, enkavante daton kaj horon de la unua kunvoko kaj dua kunvoko kaj tagordo, sendota al membro 15 tagoj antaŭe. La asembleo, kaj ordinara kaj ekstereordinara, konstituiĝas regule je la ĉeesto de la duono pli unu de la membroj kiuj rajtas voĉi kaj decidas je absoluta majoritato de la voĉoj de tiuj ĉi lastaj. En dua kunvoko, anstataŭe, regule konstituiĝas iu ajn estu la numero de la ĉeestantoj kaj decidas pri la temoj de la tagordo, krom la esceptoj de la art. 16. Ne estas permesataj delegoj en la asembleoj kaj elektadoj. Por decidi pri modifoj al Statuto aŭ regularo, proponitaj de la Estrara Konsilio aŭ de almenaŭ unu kvinono de la membroj, necesas kunvoki ekstereordinaran asembleon kun almenaŭ la ĉeesto de la 50 por cent de la membroj kiuj rajtas voĉi kaj la favora voĉo de almenaŭ la tri kvinonoj de la partoprenantoj. Pri decidoj koncernantaj la ĉesigon aŭlikvidado de la Rondo Arci Esperanto valoras normoj de la art. 31. La asembleo estas prezidita de prezidanto kaj de sekretario elektitaj ene de ĝi mem. Voĉdonadoj povas okazi per manoj levitaj aŭ sekreta skrutinio ĉu petas tion unu dekono de la membroj ĉeestantoj, kiuj rajtas voĉi. La sekreta skrutinio estas devigata ĉu voĉdonado koncernas homojn La asembleo: - nomas skrutiniantojn - decidas pri maldermo kaj fermo de la urnoj La decidoj devas esti protokolitaj indikante, por la elektadoj, la numeron de voĉdonantoj, numeron de la slipoj validaj, nulaj kaj blankaj, kaj voĉojn akiritaj de la membroj La ordinara Asembleo estas kunvokita po unu fojon jare dum la periodo ekde la 1aª de januaro ĝis la 30ª de aprilo. Laŭ la lasta alineo de la 6ª artikolo, ĝi: - aprobas la ekonomian kaj financan bilanckonton; - aprobas la ĝeneralajn liniojn de la aktivad-programo kaj la koncernan ekonomian antaŭkalkulon; - elektas la direkto-organojn (Estrara Konsilio, Kolegio de la revizor-sindikoj, Kolegio de la arbitraciantoj aŭ garantiantoj) je la fino de ilia mandato aŭ sekve de ilia demisio, voĉdonante per sekreta skrutinio la preferon al nomoj – elektitaj inter la membroj – ĝis nombro egala al tiu de la anoj de ĉiu organo. En okazo de egalnombraj voĉoj por la lasta nomumo, estos elektita la membro kun la plej malnova aliĝo en la Rondo; - okaze de la supra cirkonstanco, elektas balotkomisionon el almenaŭ tri membroj por kontroli la disvolviĝon de la balotado kaj subskribi la skrutiniojn; - decidas pri ĉiuj demandoj koncernantaj la socian mastrumadon. La eksterordinara Asembleo estas kunvokita ĉiufoje kiam la Estrara Konsilio taksas tion necesa, kaj ĉiufoje kiam tion motivite postulas la Kolegio de la revizor-sindikoj, aŭ almenaŭ unu kvinono de la membroj havantaj balotrajton. Pri la asembleaj decidoj devos esti redaktita koncerna protokolo notenda en koncerna registro fare de la prezidanto kaj de la sekretario de la Asembleo; tie ĝi restos je dispono de la membroj, kune kun eventualaj aldonitaj dokumentoj. Unu kopio de la protokolo estos ankaŭ eksponita ĉe la socia sidejo de la Rondo. La Estrara Konsilio estas elektita de la Asembleo de la membroj, kaj ĝia ofico daŭras tri jarojn. Ĝi konsistas el almenaŭ kvin membroj. Ĉiuj konsilianoj estas reelekteblaj. La Estrara Konsilio, en la kadro de siaj funkcioj, povas utiligi, por operaciaj aŭ konsultaj taskoj, laborkomisionojn de ĝi nomumitajn, kaj ankaŭ la memvolan aktivecon de civitanoj ne-membroj, kapablaj – pro specifaj kompetentecoj – kontribui al la realigo de specifaj celoj. La Estrara Konsilio elektas inter siaj membroj: - la Prezidanton: li havas la laŭleĝan reprezenton de la Rondo kaj respondecas pri ĉiu ĝia aktivado. Li kunvokas kaj prezidas la Konsilion. Al la Prezidanto estas atribuitaj la reprezent-povoj laŭ la Artikolo 36, dua alineo, de la Civila Kodo; - la Vicprezidanton: li asistas la Prezidanton kaj, okaze de ties malhelpo, alprenas ties funkciojn; - la Sekretarion: li zorgas pri ĉiu administracia afero de la Rondo; redaktas la protokolojn de la Konsiliaj kunsidoj kaj ilin subskribas kune kun la Prezidanto; prezidas la Konsilion se la Prezidanto kaj la Vicprezidanto ambaŭ forestas. Krom tio, la Konsilio povas atribui al siaj membroj aliajn funkciojn koncerne al specifaj necesoj kunligitaj al la aktivado de la Rondo. La taskoj de la Estrara Konsilio estas: - plenumi la decidojn de la Asembleo; - difini la programojn pri socia aktivado surbaze de la ag-linioj aprobitaj de la Asembleo kaj de la koncerna dokumento pri ekonomia antaŭkalkulo; - antaŭaranĝi la ekonomian kaj financan finraporton; - decidi pri la akcepto de la membroj; - decidi pri la disciplinaj punoj de la membroj; - redakti ĉiujn aktojn kaj kontraktojn koncernantajn la socian aktivadon; - zorgi pri la mastrumado de ĉiuj moveblaj kaj nemoveblaj propraĵoj de la Rondo, kaj de tiuj al ĝi konfiditaj; - decidi la manierojn laŭ kiuj la Rondo partoprenas en la aktivadoj organizitaj de aliaj Asocioj aŭ Institucioj, aŭ inverse, se ili estas akordigeblaj kun la inspiraj principoj de la jena Statuto. La Estrara Konsilio kunsidas laŭnorme po unu fojon monate, en antaŭfiksita tago, sen neceso de kroma averto, kaj eksterordinare kiam tion postulas almenaŭ tri konsilianoj aŭ kiam ĝin kunvokas la Prezidanto. La kunsidoj estas validaj kiam ĉeestas la plejmulto de la konsilianoj, kaj la decidoj estas aprobitaj de la absoluta plejmulto de la ĉeestantoj. Normale la voĉdonadoj estas publikaj: ili povas disvolviĝi per sekreta skrutinio se tion postulas eĉ ununura konsiliano. La voĉ-egaleco kuntrenas la rifuzon de la propono. Okaze de voĉ-egaleco oni suspendas la decidon kaj ĝin prokrastas ĝis la posta Estrara Konsilio. Oni devas redakti protokolon pri la decidoj de la Estrara Konsilio; ĝi devas esti notita en la koncerna registro fare de la Prezidanto kaj de la Sekretario; tiu registro devas esti gardata je dispono de la membroj. La konsilianoj havas la devon partopreni aktive en ĉiuj kunsidoj, ĉu ordinaraj ĉu eskerordinaraj. La konsiliano kiu nepravigeble forestas de tri sinsekvaj kunsidoj, forfalas. Ĉiukaze forfalas konsiliano post sesmonata foresto el la Konsiliaj laboroj. Forfalinta aŭ demisiinta konsiliano estas anstataŭigita, se eble, de la unua membro ekskludita de la elekto de la Konsilio; aliokaze la Konsilio libere elektas novan membron. La maksimuma kvoto de anstataŭigoj estas fiksita je unu triono de la originaj membroj; La Estrara Konsilio povas demisii kiam tion decidas 2/3 el la konsilianoj. La forfalinta aŭ demisiinta Konsilio havas la devon kunvoki la Asembleon, fiksante novan balotadon ne posttridek tagoj. La Kolegio de la arbitraciantoj aŭ garantiantoj konsistas el tri aŭ ĉiukaze el malpara numero da membroj diferenca de unu. Ĝi estas petata juĝi pri eventualaj malakordiĝoj aŭ problemoj estiĝintaj interne de la rondo, pri malobservoj de la Statuto kaj de la regularo, pri malplenumo de la decidoj. Ĝi povas decidi la elpelon de la membroj denuncitaj al la Kolegio, laŭ la 9ª artikolo. La Kolegio decidas je absoluta plejmulto de siaj membroj; ĝi kunvenas ĉiufoje kiam la cirkonstancoj tion necesigas. La Kolegio de la revizor-sindikoj konsistas el tri membroj. Ĝi havas la taskon kontroli la tutan administracian kaj financan aktivadon de la Rondo. Ĝi referas al la Estrara Konsilio kaj al la Asembleo. Ĝi kunsidas ordinare po tri fojojn jare (ĉiun kvaran monaton) kaj eksterordinare ĉiufoje kiam tion motivite postulas unu el ĝiaj membroj aŭ la Estrara Konsilio. La revizor-sindikoj kaj la membroj de la Kolegio de la garantiantoj havas la rajton ĉeesti la kunsidojn de la Estrara Konsilio kun konsulta voĉo. La oficoj de konsiliano, revizor-sindiko kaj membro de la Kolegio de la garantiantoj estas inter si neakordigeblaj. La motivita decido pri malfondo de la Cirklo devas esti alprenita en Asembleo valida, fare de almenaŭ kvar kvinonoj de la membroj havantaj voĉrajton, ĉeeste de la absoluta plejmulto de ĉi lastaj. La Asembleo mem decidas pri la destinado de la restanta posedaĵo, dekalkulinte eventualajn pasivojn, por unu aŭ pluraj el la celoj difinitaj en la jena Satuto kaj ĉiukaze al alia Asocio havanta analogajn celojn, aŭ favore al publika utilo, plenumante la nomumon de unu aŭ pluraj likvidantoj, ilin elektante prefere elinter la membroj. Pri ĉio ne difinita de la Statuto kaj de la interna regularo, decidas la Asembleo konforme al la Civila Kodo kaj al la validaj leĝoj. –