Mar 06 2008

Olistika Enkiklopedio - Enkonduko (vidu http://www.enciclopediaolistica.com/)

OLISMO (1)
ĈEFAJ SCIENCAJ, FILOZOFIAJ KAJ SPIRITAJ SUPOZOJ DE OLISMA PARADIGMO PRI LA GRANDAJ TEMOJ DE LA KONO.
1 - LA UNIVERSO La universo estas unueca, unu sola vivanta energio, oceano el konscio, kiu esprimiĝas kaj evoluas laŭ diversaj dimensioj kaj niveloj: materiaj, energiaj, mensaj kaj spiritaj. La kosma-religia sento estas la plej forta kaj nobla motivo de la scienca esplorado. Albert Einstein. La tuta universo devas esti komprenata kiel ununura nedividita tutaĵo. David Bohm Ne plu ŝajnas, ke la vivo estas fenomeno emerĝanta el la universo - sed la universo mem ŝajne iĝas ĉiam pli vivanta. Erich Jantsch La universo estas unika kampo. La kampo estas la oneness (2) de la universo. La oneness estas la triumfo de la unueco, la unueco de la mondo: ĝi diras, ke la mondo estas UNU, kaj ĉiuj eroj kaj fenomenoj estas aspektoj de la oneness . Giuliano Preparata La ideo pri universala Menso aŭ Logos estus, laŭ mia opinio, konsidero tute kredinda en la nuna stato de la scienca teorio; aŭ almenaŭ en harmonio kun ĝi. Continue reading “Olistika Enkiklopedio - Enkonduko (vidu http://www.enciclopediaolistica.com/)”