Milano Renesanca

Kastelo de familio Sforza (+ eventuale Kolektoj pri Skulptarto, Ĉambrego de la Plafontabuloj de Leonardo kaj Kompato “Rondanini” de Mikelanĝelo) - S. Maria de la Gracoj - S. Maria ĉe S. Satiro (perspektivo de la absido - sakristio) – Eksa Granda Malsanulejo (fasado de Filarete; de lundo ĝis ĵaŭdo oni povas viziti ankaŭ la internon - nuntempe Universitaton - kun korto, klaŭstroj kaj navokruciĝejo)
Boromeaj Vilaoj kaj Insuloj
(Lago Majora)



Nia vizita itinero koncernos la plej konatajn kaj karakterizajn el la Boromeaj Insuloj.
Ni vizitos la Ĉefinsulon, unu el la plej malnovaj posedaĵoj de familio Borromeo ĉe Lago
Majora, kun ĝiaj anglastilaj botanikaj ĝardenoj riĉaj je variaĵoj de plantoj devenantaj de ĉiu mondoparto, la palaco tute meblita kaj la apuda familia Kapelo.
Por malkovri la plej pentrindan angulon de Golfo Borromeo ni haltos ĉe la Insulo de la Fiŝistoj, malnova vilaĝo ankoraŭ nun loĝata, kun ĝiaj simplaj domoj, ĝia mallarĝaj stratoj kaj ĝia malgranda preĝejo de Sankta Vittore.
Ni finos nian minikrozadon inter la insuloj, per la vizito de la Bela Insulo, la plej famkonata, pro ĝia luksa baroka palaco kun la ĉambregoj riĉaj je historio kaj la tipaj grotoj. Lokite en la suda parto de la insulo, la italstilaj artaj ĝardenoj per siaj dek terasoj proponas al la vizitantoj ne nur arkitekturajn alrigardojn laŭ senkompara beleco, sed ankaŭ rimarkindajn floradojn dum printempo kaj somero.
Principa programo
Vojaĝo per trajno aŭ aŭtobuso I/R Milano-Stresa.
Navigado Stresa-Ĉefinsulo-Insulo de la Fiŝistoj-Bela Insulo-Stresa.
Gvidataj vizitoj al la ĝardenoj kaj al la vilaoj de la Ĉefinsulo kaj de la Bela Insulo.
BERNINA EKSPRESO


La eta trajno de la glaciejoj (Svislando)
La Svisaj Fervojoj havas multajn meritojn, inter kiuj tiun, ke ili konstruis fervojajn liniojn kiuj laŭiras la kurboplenajn itinerojn de Alpoj.
Ni utiligos la plej famkonatan ruĝan etan trajnon, la Bernina Ekspreso, tiun kiu de Tirano, en alta Valtelino, atingas ĝis San Moritz. Sendiskuta la ĉarmo de ĉi tiu linio, jen se oni laŭiras ĝin dum vintro, admirante la mirindajn scenejojn de la glaciejoj, jen se oni laŭiras ĝin printempe aŭ somere.
Ni haltos en la stacio Morteratsch, kie ni povos malrigidigi niajn krurojn kaj admiri la kapon de ĉi tiu glaciejo, ekkonsciante kiom multe ĝi retroiris dum la lastaj jaroj (laŭlonge de la vojo, ja, multaj ŝildoj montras, ĝis kie atingis la glaciejo).
Principa programo
Vojaĝo per trajno aŭ aŭtobuso I/R Milano-Tirano.
Vojaĝo I/R Tirano-Morteratsch per Bernina Ekspreso en panorama vagono en unu direkto.
Pieda ekskurso laŭ la vojeto kiu kondukas al la kapo de la glaciejo.
(necesa la identiga karto aŭ la pasporto, kaj eventuala dokumento por la neplenkreskuloj, kiuj devas esti akompanataj de unu el la gepatroj).
La eta trajno de la Cent Valoj
(de Domodossola ĝis Lokarno)

Valo Vigezzo konsistas el sep malgrandaj komunumoj mergiĝintaj en la verdo de netuŝita naturo; ĝi estas ankaŭ nomata la “Valo de la Pentristoj”, jen pro la historia ĉeesto de portretistaj kaj pejzaĝistaj pentristoj, jen pro la beleco de ĝiaj pejzaĝoj kaj koloroj, de ĉiam sugesto por la artistoj.
La eta trajno de la Cent Valoj, ankaŭ nomata “Blua eta trajno de Valo Vigezzo”, trairas Valon Vigezzo en itala teritorio kaj ĝian plilongiĝon en svisa teritorio, ĝuste la Cent Valojn. La eta trajno suprengrimpas montarojn kun spirhaltigaj deklivecoj, tra viaduktoj, pontoj, tuneloj, kaj multaj aliaj inĝenierartaj verkoj jam malfacile koncepteblaj nuntempe, kaj do eksterordinare modernaj kiam ili estis efektive realigitaj, nome ĉirkaŭ la sesdekaj jaroj de pasinta jarcento.
De Domodossola ni trafos la etan trajnon vojaĝante dum iom malpli ol 2 horoj ĝis ni atingos Lokarnon. Mallonga halto en la urbo, ĉe la laŭlaga promenejo, tagmanĝo per kunportitaj manĝaĵoj, kaj poste retroiro sur panorama vagono. Halto en la frua posttagmezo en Santa Maria Maggiore, vizito al la Muzeo de la Kamenpurigisto, mallonga promeno kaj reveno al Domodossola.
Principa programo
Vojaĝo per trajno aŭ aŭtobuso I/R Milano-Domodossola.
Vojaĝo I/R Domodossola-Lokarno per la blua eta trajno, kun dumvoja halto kaj panorama vagono ĉe la reveno.
Eniro kaj vizito al la Muzeo de la Kamenpurigisto
Milano Rom-epoka

Arkeologia Muzeo (Korso Magenta) – Turo de la muregoj de Maksimiano + turo de la Cirko (enprenita en la sonorilturon de la Granda Monaĥinejo) – restaĵoj de strato Brisa (iam opiniitaj Varmbanejoj, pli probable temas pri ejoj de la Imperiestra Palaco) – [Laŭpete: restaĵoj de la Teatro (apud la palaco de la Borso, kun senpaga eniro marde kaj ĵaŭde post antaŭmendo ĉe la Komerca Ĉambro] - restaĵoj de la Cirko (samnoma strato kaj strato Cappuccio) - Pordo Tiĉina kaj Pordo Romana (el la rom-respublika epoko) – Kolonoj de S. Laŭrenco – preĝejo S. Laŭrenco + Kapelo de S. Akvileno (Aquilino) (mozaikoj) – Parko de la Amfiteatro (de mardo ĝis sabato matene) + Antikvaĵejo “Alda Levi” (kun la steleo de Urbicus; de ĵaŭdo ĝis sabato matene).

Italiano
Esperanto
